Esperanta Koncerto de VOJAĜO sabaton 9an de septembro 2023 (20h30) en Port-Sud, Ramonville Saint-Agne (Tuluzo)
La tuluza esperanta bando VOJAĜO prezentos koncerton kun novaj kantoj kaj kantoj de la albumo "Intergalaksia".
La muziko de la grupo vojaĝigos vin inter nuĵazo, triphopo kaj mondĵazaj stiloj kun la malkovro de la voĉo de ilia nova kantistino.
La koncerto okazos sur la platŝipo "Disdascalie"
ĉe la kanalhaveno de Port-Sud en Ramonville Saint-Agne (Tuluzo)
Adreso: Rue Federico Garcia Lorca, Port-Sud, 31520 Ramonville-Saint-Agne, Okcitanio/Francio
https://www.penichedidascalie.com/
Por esti certa havi lokon, nepre rezervu ĉe:
https://www.helloasso.com/associations/peniche-didascalie/evenements/vojago
Informoj pri la bando Vojaĝo kaj iliaj albumoj.