EUROKKA " Esperanto-Muzik-Asocio"

logo eurokka2

 

Pri EUROKKA



 EUROKKA (Esperanto-Universala-Rok-Organizo, Kolektiva Komunik-Asocio) estas Esperanto-aktualmuzika asocio bazita en Donneville, ĉirkaŭurbo de Tuluzo, sude de Francio (Okcitanio). 

Iĝu membro! kaj tenu vin informita!  
 
 

Esperantoroko


EUROKKA estis kreita en 1988, kaj en 1991 fariĝis fakasocio de TEJO pri aktuala muziko kaj de tiam ankaŭ aperas en la listo de fakasocioj en la jarlibro de UEA.

La agadkampo de EUROKKA estas tutmonda celante disvolvi kaj disvastigi en la Esperanto-movadon sed ankaŭ ekster ĝi Esperanto-muzikan kulturon, la muzikbandojn kaj artistojn kiuj kantas Esperante.

EUROKKA rolas kiel kunordiganto kaj peranto en la Esperantaj muzikmedioj: rokenrolo, popmuziko, folko, ĵazroko, afroroko, regeo, skao, repo, tekno, subgrundaj muzikoj, metalo, ktp… ĝis malrokmuziko! Sed zorgas ankaŭ pri:




  • Kunordigado de la muzikistoj en la studioj de Vinilkosmo en Donneville.
  • Kunordigado de kultur-informa kaj interŝanĝa reto (kontaktaj sliparoj/adresaroj de artistoj kaj organizantoj).
  • Diskonigo kaj disvolvo de artistoj kaj bandoj kantantaj en Esperanto, per helpo, konsiloj, perado, komunikado/varbado.
  • Stimulado por plikreskigi kvaliton, profesiecon, kaj kvanton de tiaj artistoj kaj bandoj kantantaj en esperanto.
  • Instigo ĉe artistoj simpatiantaj pri Esperanto, por ke ili ekkantu Esperante por novaj muzikprojektoj.
  • Helpo, konsilado, kunorganizado, perado de artistoj kaj spektaklo-programado de Esperantaj artistoj kaj bandoj kadre de Esperanto-renkontiĝoj, kongresoj, kaj festivaloj, kiaj UK, IJK,  KEF, EOLA, FESTO, IS, IF, IJS, IJF,  kongresoj de SAT et SAT-Amikaro, ktp.

     

    KAFE

     

    FESTO

     

  • Organizado/kunorganizado de la festivaloj KAFE en 2000 en Tuluzo kun EKC kaj la Federacio Esperanto Midi-Pyrénées,   FESTO en Donneville en 2010 kun JEFO kaj LIBERTO FEST' en 2022 kaj 2024 en Donneville.
  • Kunlaborado kun internaciaj kaj lokaj radiostacioj dum longaj jaroj (ekzemple produktado de Esperanto-radioprogramoj disaŭdigantaj Esperanto-muziko en lokaj stacioj, kiaj Canal Sud, Radio FMR, kaj Radio Occitània en Tuluzo).
  • Prezentado de la Esperanta muzika kulturo, ĝia historio kaj evoluo, per prelegoj, seminarioj, informkunvenoj en budoj, Esperanto-muzik-kvizoj, ktp.
  • Trejnado pri spektaklo-organizado, sontekniko kaj muzika produktado kadre de Grundwig kaj Erasmus+ projektoj aŭ por "Junaj Volontuloj".
  • Diskĵokeado per “Espoteko” (Esperanto-Diskoteko) okaze de internaciaj aŭ lokaj renkontiĝoj (KEF, IF, IJK, Arkones, Festo, Zamenhof-Festo, ktp.)
  • Organizado kaj kunorganizado de turneoj por esperanto-artistoj (ni jam faris por: Kajto, Jacques Yvart, Solotronik, JoMo, Ale Kosabela, etc.).



EUROKKA kreis la sendependan diskeldonejon, produktejon, kaj distribuejon VINILKOSMO *Esperanto-Muzik-Prod.* kaj la Esperantan fangazeton/muzikmagazinon ROK-gazet' en 1990.

En januaro 1999, VINILKOSMO devis profesiiĝi kaj fariĝi sendependa de EUROKKA por  juraj kaj administraj kialoj, sed tamen restas interaktive ligita kun la agado de EUROKKA. De tiam ankaŭ, ROK-gazet'  estis eldonita de Vinilkosmo sed restis la organo de EUROKKA.
 
Nuntempe Rok-gazet' estis anstataŭigita de la Informletero de Vinilkosmo kaj de ĉi tiu Blogo.

De aprilo 2003 stariĝis kunlaborado kun David-Emil por krei kompletan datumbazon por esperanto-kulturo. La unua paŝo estis la kreado de la muzikparto: artistoj kaj organizantoj kaj ankaŭ aliaj servoj kun la celo faciligi la organizadon de muzikaj aranĝoj en Esperanto kaj kontaktoj inter artistoj kaj organizantoj de la Esperanto-movado. Sed du jarojn poste la projekto estis interrompita pro manko de rimedoj...
Tamen EUROKKA ne perdas esperon realigi ĝin iam helpe de novaj kunlaborantoj, kiuj interesiĝos pri la temo kaj relanĉi ĝin.
 


Regule VINILKOSMO, EUROKKA informas pri muziknovaĵojn,  vidu arkivojn ĉi tie informkomunikaĵojn pri Esperantaj muziknovaĵoj.

Ne hezitu peti enskribiĝon en la dissendoliston, por esti freŝe informata. Eblas fari aliĝante la ABONKLUBO

 Vizitu ankaŭ la paĝojn de EUROKKA en MV (Mia Vivo):  https://www.miavivo.net/EUROKKA

kaj en Facebook : https://www.facebook.com/EUROKKA