Grava nova album-projekto en preparo ĉe VINILKOSMO

La projekto: 
Blua horizonto

kjara guitaro500 
Foto: Ivan Tiraferri

La itala kantaŭtorino  Kjara ( Chiara Raggi) enstudiiĝis por registri kaj jam  ekmiksas sian unuan esperanto-albumon Blua horizonto

Kunlaboris por helpi en la projekto interalie Gianflanco Molle,  Renato Corsetti kaj Michela Lipari.
Albumo produktita de Musica di Seta kaj Fei - Itala Esperantista Federacio.  

La albumo aperos surdiske (KD) kaj bitforme ĉe Vinilkosmo, plej malfrue por la paska semajfino en aprilo 2019.

Nova voĉo kaj nova stilo venos pliriĉigi esperanto-muzikkulturon !
ĉu vi pretas ?