5a de marto 2021 - Ĵus aperis " Sola hirund' " (Oficiala muzikvideo) - BaRok-Projekto
La muzikvideo " Sola hirund' " venas por anonci la finpreparojn de la bita albumeto Kvin jarcentoj de la potencmetala bando BaRok-Projekto (el Brazilo).
En tiu ĉi kanto estis speciala kontribuo de Kimera kaj Fred Mika, sperta brazila drumisto de la rokbando Sunroad..
" Sola hirund' " (Oficiala muzikvideo) - BaRok-Projekto
La registrado de Kvin jarcentoj bone evoluas kaj finiĝos post kelkaj semajnoj.
Ĝi disponeblos ĉi tie.
Vi ankaŭ povas spekti fotojn kaj videojn de la kulisoj de la projekto ĉi tie.