Ĵusa apero de la KD-albumo "Bosniumas" de Espo Despo

La nova albumo "Bosniumas" de Espo Despo liveras sevdalinkojn en esperanto (tradicia bosna muziko), vere eksterordinara sperto, des pli surpriza ke ĝi rezultas el tute nova muzikmaniero malproksima de ilia kutimo, kune farita de aro da muzikistoj el malsamaj landoj kaj muzikhorizontoj. 

Argentinano Alejandro Cossabela, Flávio Fonseca el Brazilo, parizano Gijom Armide, Patrik Austin el Finnlando, kaj ankoraŭ aliaj gastoj, kundividas ĉefe la regon de kantado en esperanto, kaj kapablas kontribui sian apartan fakecon kaj elkovi la entuziasmon necesan por realigi ĉi tiun projekton, malgraŭ siaj ofte tre malproksimaj muzikstiloj.
 


Bosniumas - Espo Despo


La KD mendeblas ĉe Vinilkosmo.
 

La bita albumo en MP3 kaj OGG haveblas ĉe:

 

Hodiaŭ  la 22an/07/2016, posttagmeze,  ĝi estis liverita...

la KD