KJARA dankegas ĉiujn pro via voĉdonado de la kanto "Mozaiko" en la Eŭrovizia konkurso

KJARA dankegas ĉiujn pro la efika subteno en la voĉdonado de la kanto "Mozaiko" por la Eŭrovizia konkurso de kantoj en minoritataj lingvoj.
Jen kion ŝi diras al vi ĉiuj:

Karaj amikoj kaj amikinoj,
mi tre feliĉas kundividi ĉi tiun belan rezulton kun vi.
Ĉi tiu venko ne estas mia, ĉi tiu venko estas Nia. Esperanto vivas, ni vivas!
Mi kore dankas vin ĉiujn pro la tuta subteno kaj amo, kiun vi sendis al mi.
 Koran dankon al Federico Gobbo por la tre bela traduko de mia Mosaico.
 Koran dankon al FEI, Vinilkosmo kaj Musica di Seta
 Dankon al vi ĉiuj el la fundo de mia koro

KJARA


Plenaj kaj detalaj rezultoj de la Eŭrovizia konkurso de minoritataj lingvoj : https://youtu.be/C-sBd5oB5xM

Spektu la dankan videon de Kjara en Youtube: