Publikigita ĵaŭde, 11 Januaro 2024 09:24
La Mondanoj gajnis la premion de la 39a "kantoparado" okazinta la 10an de januaro 2024.
Rezultoj de la 39a kantokarado
La kantoparado estas konkurso kiu jam de pluraj jaroj famiĝis, valorigante kaj agnoskante la artan laboron plenumitan de la esperantoartistoj.
Ĝi estas regule organizita de La Ratkaptista Bando el Hameln (Germanio) Retejo de la Ratkaptista bando ĈI TIE !
ĉe Fejsbuko Ĉi Tie!
Anonco por la 39a Kantoparado kun la diversaj kantoj de la artistoj
La Mondanoj gajnis la premion per la prezento de la kanto LA JUNULARO DE HODIAŬ eldonita kiel unuopaĵo la 15an de decembro 2023 ĉe Vinilkosmo.
Jen la oficiala muzikvideo de la kanto LA JUNULARO DE HODIAŬ
La unuopaĵo disponeblas elŝute ĉe Vinilkosmo ĈI TIE ! Kaj en la kutimaj elsendfluejoj provizitaj de Vinilkosmo en la mondo