«Malproksimaj limoj» nova muzikvideo de Vojaĝo

Nova hipnota muzikvideo ilustranta la eksperimentan muzikon 
"Malproksimaj limoj" de la bando Vojaĝo.

 

"Malproksimaj limoj" estas kanto prezentita en la albumo Tro kunproduktita de Ale, Vojaĝo, kaj Vinilkosmo en 2019.

La muzikvideo estis farita per tre limigitaj rimedoj kaj kelkaj liberaj programoj, la celo estis transskribi la misteran kaj sorĉan etoson de la teksto kaj muziko en harmonio kun la retro-futurisma estetiko de la komponado.

La albumo Tro estas disponebla bitforme, elŝute ĉe Vinilkosmo ĉi tie !

kaj en ĉiuj kutimaj elsendfluaj platformoj