La nova albumo Fulmerford de i.d.c (inicialoj dc) kiel planite eldoniĝis sur LD Vinilo (Long-Daŭra vinilo), KD kaj bitaj formatoj.
Surbaze de la jam konata stilo de popmuziko diversgrade saturita de melankolio, la kantisto senjuĝe kaj duonserioze kvazaŭ komentas nian modernan mondon per tekstoj subtilaj kiuj aludas pri nuntempaj gravaj kaj malpli gravaj temoj… sen forgesi la viruson!
Produktita de i.d.c kaj distribuita ĉi tie de Vinilkosmo.
Ekde la 1a de junio 2021 vi povas malkovri kaj akiri la deziratan formaton de Fulmerford ĉi tie.
Pli da informoj pri la artisto kaj lia diskografio disponeblaj ĉi tie.
Muzikvideo de la kanto Urba naturo: