Oficiala apero de la unua esperanto-albumo de KLARISA

Oficiala apero la 7an de junio 2023 de Ludu kaj kantu la unua esperanto-albumo de KLARISA.


klarisa Ludu kaj kantu 250px


KLARISA (Clarissa Sabatini) estas 23-jara plurinstrumentista itala kantaŭtorino.

Per ĉi tiu unua esperanto-albumo, KLARISA intencas transdoni ĉi tiun ĝojon al ĉiuj kaj nin dancemigi kaj kanti kiam ajn kaj kie ajn ni estas. La ĝojaj ritmoj, la karibaj sonoroj kaj stiloj memorigantaj pri maro kaj somero, la senzorgaj kaj gajaj kantoj celas bonfartigi nin.

Hodiaŭ Ludu kaj kantu aperas laŭ la kutimaj bit-formatoj disponeblaj ĉe Vinilkosmo ĉi tie.
 

Por malkovri KLARISA-n iru al la artista paĝo ĉi tie !


Oficiala muzikvideo " Amata venu ":