
Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato:
OGG , FLAC , aŭ Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).
Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia formato.
Albumo ref : VKKD070-021
KD 16 titoloj - 45:58 mn
Civilizacio- STRIKA TANGO - Argentino
Produktita de Vinilkosmo © 2004
KD-ALBUMO - 14,17€ sen AVI
PLENA ALBUMO MP3 - 10 €
Atentigo : La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj formatoj, alklakante sur la dezirata formato: OGG , FLAC , aŭ Justa Elsendfluo. (ABONKLUBO)
Iru al la malsupro de la paĝo por elŝuti unuopajn mp3 trakojn.
Ekde la vigla interveno en 1999 de la kantisto de Strika Tango, Alejandro Cossavella, kun la tiuepokaj Porkoj (vkkd 23), oni povis pensi ke lia baza kaj vigla roko estas frukto de elekto, devige neinversigebla, por trakonduki la lingvon de Zamenhof trans la barilojn kaj blenditajn pordojn per klabofrapoj. Ĉu estis pro manko de kulturo aŭ muzika tekniko sufiĉe klera, aŭ simple pro manko de pacienco por agi pli diplomate? Do bone, estas domaĝe por la fanoj de tiu stilo same kiel por la alergiaj kritikantoj, Alejandro estas ĝisfunda artisto, plurfaceta kaj altgrade talenta kiu ne ĉesos surprizi nin!
Tiu ĉi nova albumo estas verko profunde inda je esperanta interkultura inklino, kaj ĝia aŭtoro, kiu postulas kun insisto la utilon de projekto transe de la lingvaĵo, ne hezitis lasi registri la klavarojn, blovinstrumentojn, kaj kelkajn perkutilojn de muzikistoj el diversaj horizontoj je miloj da kilometroj de sia hejma cirklo. Estas en la Studio de la Trappe, en la ejoj mem de Vinilkosmo, ke tiu muziko, tamen forte inspirita de la latinamerika tradicio, trovis la tutan deziratan plurecon de Ale, kaj eskapas samtempe la etikedojn kiuj tendencas limigi la radiadon de tiaj kreaĵoj.
Ne malpli ol 13 muzikistoj el pluraj malsamaj landoj partoprenis la surbendigadon, kaj por fini, La Desertoj Dezertaj, neformala bando, travidebla kaj abstrakta, kiel Ale priskribas ĝin al ni humure, konkludas per 3 aldonaj titoloj la verkon kiu jam estas densa kaj ebriiga. Tiu ĉi albumo estas pompa, inspirita, saturita per la suno kiu vidis ĝin naskiĝi, kaj fariĝos tutcerte mejloŝtona referenco. Kaj se vi ne certe bone komprenis kial... do, aĉetu ĝin, kaj jen ĉio!
STRIKA TANGO estas :
El Argentino :
Alejandro Cossavella : voĉo, gitaro
Leandro "la Druido" Aceto : perkutiloj
Pancho Carrao : baso
Gast-muzikistoj el Tuluzo :
Olivier Gérardin : piano, sinteziloj kaj klavararanĝoj
Raphael Amstad : piano Rhodes, orgeno kaj klavararanĝoj
Philippe Cordelier : drumo, perkutiloj
Jean-Claude Patalano : blovinstrumentaj aranĝoj, tenora kaj sopran-saksofonoj
Jean-Joseph Grues "Ĵanĵo" : Trombono
El Norvegio-Aŭstrio-Usono :
David-Emil Wickström : Trumpeto, Buglo (Flugelkorno)
"La Desertoj Dezertaj" el Argentino :
Lala Caffarone : voĉo "Ĉe Montpellier"
Milo Froideval : klavaroj, programado kaj aranĝoj «Ĉe Montpellier »
Hermán Lugano : klavaroj, programado kaj aranĝoj
Ricardo Villar : saksofono
Studio en Argentino : Supervos (Buenos Aires)
Soninĝeniero : Fabio De Simone
Studio en Tuluzo : Studio de La Trappe / Vinilkosmo (Donneville)
Soninĝeniero: Triboulet
ABONKLUBO
Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.
La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.
Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.