La antaŭlasta trajno

La antaŭlasta trajno -  Bruna Ŝtono
Prix
8,33 €
La antaŭlasta trajno
Tiĥvin  (Rusio) - 2012

 

Albumo ref.: VKKD115
KD 15 titoloj – 68 mn
Disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s kaj OGG formatoj

La antaŭlasta trajno - Bruna Ŝtono (Mikaelo Bronŝtejn) – Tiĥvin (Rusio)
Produktita de Garik Kokolija - Moskvaj Fenestroj © 2012

 

Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato: 
OGG , FLAC , aŭ  Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).

  Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia  formato.

 

 

La antaŭa disko de Mikaelo Bronŝtejn, Printempo bluĵinsa, estis eldonita en 2006.
Kompreneble, dum la sekvantaj jaroj aperis kelkdeko da novaj kantoj. Do li prezentis al kelkaj liaj amikoj-kantistoj tridek kantojn kaj petis ke ĉiu el ili faru rangoliston de la kantoj. Uzinte tri rangolistojn de personoj kun absolute malsamaj gustoj, li difinis dek kvin kantojn, kiujn pli-malpli ŝatis ĉiuj tri geuloj.

Bonas havi bonajn amikojn – li havas. Sen ili la nova disko restus nur revo. Sergeo Straŝnenko trovis etprezan eblecon por registri la kantojn en Rigo, kaj konsentis kungitari kaj kunkanti. Ili registris la kantojn oktobre. Garik Kokolija kaj Maksim Griŝin en Moskvo bonvolis surpreni la eldonadon, do jam findecembre La antaŭlasta trajno estis preta. Mikaelo dankas ilin!

Neniom rompante lian antaŭan stilon, li prezentas en la nova disko liajn novajn kanzonojn – ŝercajn, dolorajn, lirikajn. La tekstolibreto, tre impone farita de la moskvanoj, enhavas cetere, krom la kantotekstoj, nelongajn komentojn por ĉiu kanto kaj foje eĉ glosojn, nepre bezonatajn.

Bruna Ŝtono estas:
Mikaelo Bronŝtejn: aŭtoro-komponisto, gitaro, kanto

Gastoj en ĉi tiu albumo:
Sergeo la Terura: gitaro kaj kanto en titoloj n-ro 1, 9, 11, 12, 13, 14

Soninĝeniero: Sergej Ŝepelev en Studio Imanta69 (Rigo, Latvio)

Grafismo kaj enpaĝigo de la libreto: Maksim Griŝin

 








ABONKLUBO

Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.

La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.

Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.

ABONKLUBO

Kantotekstoj

Vi devas esti abonanto (ABONKLUBO) aŭ esti aĉetinta ĝin ĉi tie por aliri la kantotekstojn.