Printempo bluĵinsa

Printempo bluĵinsa - Bruna Ŝtono (Mikaelo Bronŝtejn)
Prix
8,33 €
Printempo bluĵinsa
Tiĥvin  (Rusio) - 2006

 

Albumo ref. : VKKD083 
KD 16 titoloj – 50:67 mn
Disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s kaj FLAC formatoj

Printempo bluĵinsa - Bruna Ŝtono (Mikaelo Bronŝtejn) – Tiĥvin (Rusio)
Produktita de Garik Kokolija - Moskvaj Fenestroj © 2006

 

Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato: 
OGG , FLAC , aŭ  Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).

  Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia  formato.


 

Jam partopreninte en preskaŭ la tuta kolekto Oraj Kantoj, kaj krome per sia solo-albumo Esperantujo mia..., sia kunlaboro kun Elena Puĥova, la tuta tekstaro de Amu min de Ĵomart & Nataŝa, kaj kelkaj tekstoj de la albumo Ukrainaj Kantoj en Esperanto, Mikaelo estas ja la plej fekunda el niaj orienteŭropaj artistoj!

Dek ses novaj kantoj, el kiuj nur unu jam estis antaŭe registrita, alvenas por pliriĉigi tiun impresan verkaron, kaj estas proponitaj en ĉi tiu nova KD tiom riĉa en tekstoj kiom bone komponita kaj aranĝita.

Ĉu poeto, ĉu muzikisto? Certe ambaŭ. Sed Mikaelo taksas tute aparte la tekstojn kiel gravajn kaj konfidas al ni: “Poemo devas esti evento, ne priskribo de ĝi”, la muziko estante dekoro por la fabeloj, dramoj, ŝercoj, satiroj, kaj aliaj pamfletoj kiujn Mikaelo iras ĝis dediĉi al Puŝkin’!

Por la registrado, Mikaelo kunigis ĉirkaŭ si Evelina-n, Tatiana-n, Vera-n, kaj Printempon, la ĉefan inspiranton kiu ankaŭ sugestis la titolon Printempo Buĵinsa.
Mikaelo emas serĉi kaj eltrovi printempan humoron en la rutina temp-iro kaj eĉ eventojn ne tre agrablajn trakti kun rideto; kaj tion li sukcesas tre bone.

Bruna Ŝtono estas:
Mikaelo Bronŝtejn: aŭtoro-komponisto, gitaro, kanto

Gastoj en ĉi tiu albumo:
Nadeĵda Pospelova: muzikaranĝoj, sintezilo
Tatjana Belova: voĉo en kantoj n-roj 1 kaj 16
Vera Vlasova: voĉo en kantoj n-roj 1, 4, 8, 15, kaj 16
Evelina Sokolova: voĉo en kanto n-ro 15

Muzika estrado: Vera Vlasova

Soninĝeniero: Lev Rumjancev en Studio de Tiĥvina Artlernejo

Bildoj por la albumo: Anastasija Baŝlikova
Enpaĝigo kaj dezajno de la libreto: Maksim Griŝin








ABONKLUBO

Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.

La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.

Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.

ABONKLUBO

Kantotekstoj

Vi devas esti abonanto (ABONKLUBO) aŭ esti aĉetinta ĝin ĉi tie por aliri la kantotekstojn.