
Albumo ref : VKKD075-025
KD 12 titoloj - 50:44 mn
Rebela Sono - DOCHAMAR - Finnlando
Produktita de Vinilkosmo © 2005
Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato:
OGG , FLAC , aŭ Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).
Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia formato.
Post longa periodo sen nova produkto vere roka, ke Dolchamar alvenas por rompi la silenton vere estas mirige. Dolcxamar, kun CX antaŭe, navigis inter iom eksterteraj sonoroj kaj hezitaj impetoj inter teknoo kaj pli kutimaj ritmoj. Hodiaŭ aperas tute nova Dolchamar, kun CH anstataŭ CX, sed ankaŭ novaj muzikistoj kaj muzika direkto tute alia ol pri kio ili kutimigis nin.
Kvankam aŭdeblas ankoraŭ kelkaj eĥoj de la antaŭ Dolcxamar, la bando fariĝis firme roka, solide strukturita, kaj eble pli grava en la klopodoj por la tekstoj kaj muzika investo. La kerna ideo de la albumo estas "ke kune eblas ĉio", kaj pere de voĉo bone regata Patrik, la kapulo, kantisto, kaj aŭtoro des la tekstoj, tion diras al ni en esperanto flua kiel poezio.
Ŝajnas ke la bando fariĝis relative populara en Finnlando, laŭ la nombraj intervjuoj kaj publikaj koncertoj, kaj tio eĉ ekster la esperanta mondo, tiel helpante la disvastigon de la lingvo kaj ĝia ideo.
Tiu artista metamorfozo kaj la elekto de la eko de la jaro por ĝuigi nin pri tio, ja estas simbola, kaj antaŭsignas la agnoskadon de la bando kiu nun fariĝis mejloŝtona. Dolchamar plenmezure demonstris sian sindonemon al esperanto kaj je kio ĝin inspiris; kaj kvankam la bando vere profesiiĝis, la engaĝiĝo de la unuaj tagoj restas integrala, kaj la sonoroj ĉiam tiom belaj kaj ribelaj.
Aĉetu ĝin... aŭ ne dormu plu!
DOCHAMAR estas :
Patrik Austin : voĉo
Jako Kalliokoski : gitaro, korusaj voĉoj
Leena Peisa : klavaroj, korusaj voĉoj
Jano Salo : baso
Valtteri Konttinen : drumo
Hannu Linkola : ĝembeo, perkutiloj
Hipo Ohvo : metalkorda gitaro, mandolino
Sonstudio : Studio Gallstén (Porvoo, Finnlando)
Soninĝenieroj : Patrik Austin, Hipo Ohv
AVERTO!
En ĉi albumo Dolchamar uzas malkonvencian lingvon kaj skribmanieron.
NE PROVU TION HEJME!
Skribsistemo uzata en Rebela sono estas la h-sistemo indikita en La Fundamento.
Krome oni anstataŭigas la esperantan literkombinaĵon ks per x kiel en la latina (aŭ Ido).
La finaĵoj o kaj a estas ofte eliziitaj sen apostrofo, kiam eblas sen miskomprena probableco.
La diskeldonejo ne respondecas pri la tekstoj.
ABONKLUBO
Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.
La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.
Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.