
Albumo ref : VKKD097
KD 10 titoloj - 40:25 mn
Esperante - Espo Despo - Kopenhago (Danio)
Produktita de EspoDespo © 2009 - sendependa produktado
Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato:
OGG , FLAC , aŭ Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).
Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia formato.
Jen Esperante, la nova albumo de Espo Despo - mallongigo de la nova vizaĝo de la bando Esperanto Desperado, vidu en la katalogo la albumojn BroKantaĵoj (Vkkd 34) kaj Hotel Desperado (Vkkd 72).
Tiu ĉi albumo estas frukto de preskaŭ trijara eksperimentado de sonoj, ritmoj, tekstoj, kaj melodioj. Kvar amikoj, Amir, karl, kaj Laurent, plifortigitaj iom poste de Andrzej, membroj de la nova konsisto de Espo Despo, preparis la KDon ekde fino de 2005, malrapide sed persiste kaj entuziasme. Ili faris plurajn versiojn de ĉiu kanto, antaŭ ol la aranĝoj, registrado, miksado, kaj mastrigado finiĝis - kaj nur post kiam la rezulto atingis kontentigan kvaliton por ĉiuj.
Tio klarigas la longdaŭran preparadon de la albumo kiu estis realigita per atento, plezuro, sopiro, amo, kaj espero.
La tekstoj de la kantoj priskribas temojn kiaj la vivo kaj amo, homaj eraroj, senespero, mondmizero, ĝuo kaj sufero, perdo kaj trovo, milita sensenco kaj sensento, destino kaj libereco, steloj kaj maroj, dilemoj kaj homa espero.
Tekstojn de pluraj aŭtoroj estis uzitaj, inter alie poemoj de klasikuloj kiel Adam Mickiewicz, Nikolai Kurzens, kaj Poul Thorsen.
Muzike, la kantoj estas diversstilaj: mondmuziko de afro-eŭropa origino kun elementoj de popo, roko, foje eĉ ĵazo. Uzante originalajn muzikideojn, altkvalitajn tekstojn, kaj sugestivajn voĉojn, la kvar despoanoj sukcesis unuigi ĝenran diversecon en sia propra, originala stilo.
Pluraj gast-artistoj apogis la muzikverkon, inter kiuj Alejandro Cossavella (Ale) kaj Jean-Marc Leclercq (JoMo), kiuj registris sian belegan voĉon en po unu kanto. Krome, ankaŭ aŭdeblas belegaj sonoj de trumpeto de David-Emil Wickström, akordiono de Emir Boŝnjak, kaj gitaro de Dino Pehilj.
Kaj premiero por esperanto-artisto: la albumo estis eldonita interrete tra elŝutretejoj kaj sen muzikproduktejo. La fizika albumo estas presita malgrandkvante de la bando mem kaj distribuata per la Vinilkosmo-katalogo.
Espo Despo estas:
- Amir Hadziahmetovic (AmoDeL'Iro): gitaro kaj kanto
- Karl Maybach (Karlito): baso, klavaroj, kaj trombono
- Laurent Fricault (Lorenco): drumo kaj perkutiloj
- Andrzej Krejniuk: Baso
- Thomas Petruso: perkutiloj
Gastmuzikistoj :
David-Emil Wickström : trumpeto
Emir Boŝnjak : akordiono
Dino Pehilj : gitaro
Alejandro Cossavella (Ale) : ĉefkanto en "Devas io veni"
Jean-Marc Leclercq (JoMo) : ĉefkanto en "Evidente"
Alma Ŝć : voĉo
Baza registrado realigita en "Lolo Studio" en Hundested (Danio)
Registrado de Aldonaj trakoj kaj miksado en "Studio Iram" en Kopenhago / Danio
Soninĝenieroj : Laurent, Karl kaj Amir (EspoDespo)
ABONKLUBO
Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.
La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.
Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.