Taglibro de brutulo

Taglibro de brutulo - Eterne Rima
Prix
13,33 €
Taglibro de brutulo
Tokio (Japanio) - 2012


Albumo ref.: VKKD111-044 
KD 17 titoloj – 57:00 mn + 17 instrumentaj MP3 por karaokeo
Disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s kaj OGG formatoj

Taglibro de brutulo - Eterne Rima – Tokio, Japanio
Produktita de Vinilkosmo © 2012

Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato: 
OGG , FLAC , aŭ  Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).

  Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia  formato.

 


Kun jam unu esperanta soloalbumo en esperanto, Samideano (VKKD101), Eterne Rima revenas per vigla nova KD, rezolute celante hiphopn kaj R&B, kaj pli varia laŭ la temoj ol la antaŭa.

Kiel la titolo Taglibro de brutulo indikas, la albumo priskribas ĉefe vivmanieron agreseman laŭ ganstereca stilo, la realecon de la medio, kaj regulojn de la gangsteroj iĝas la malhela skemo per elvokaj titoloj kiel Estro, Movu la pakaĵon, En mia apoteko, aŭ Pulvormuziko.

La plena mesaĝo tamen ne estas nur apologio de socia babareco, sed ankaŭ ektraktado pli optimisma de la vivo, Kio gravas, aŭ miriga versio de Planedo esperanto de Lunatiko (aperinta en la Elektronika Kompilo, VKKD053), prezentita ĉi tie sub la titolo Planedo Paradiz', jen ekzemploj inter aliaj.

Eterne Rima, kvankam origine el Pollando, vivas en Japanio, kaj la atomkatastrofo sekve de la tertremo kiu skuis la landon aparte tuŝis lin, kaj estas tra la vortoj de kantoj kaj seriozaj kaj poeziaj, kiel Trankvila estu Tero kaj Por pli bona mondo gaste kun Jonny M, ke li esprimas siajn sentojn. Sen forgesi Tokio, kiu priskribas la ĉiaman ĉarmon de la japana ĉefurbego, malgraŭ tiuj tristaj eventoj.

Tiu ĉi albumo estas longa kaj densa, kaj ankaŭ kun la kunlaborado de Platano (Ni reprezentas), Tone (Vivo sen rimo), kaj Jonny M (Por pli bona mondo), nomoj ekde nun ne disigeblaj de esperanto-hiphopo.

Notindas ke la 17 titoloj de la albumo troviĝas ankaŭ laŭ instrumentaj versioj por karaokeo.

Eterne Rima estas: 
Igor Wasilewski: aŭtoro de la tekstoj (krom la gastaj aperoj), komponisto, sintezilo, drummaŝino, samplado, programado, repado, kantado, kaj korusoj.
Registrado kaj miksado de januaro ĝis decembro 2011 en Studio Espo-Lunatiko (Tokio, Japanio).
Soninĝeniero: Igor Wasilewski
Mastrigado: Triboulet, Studio de La Trappe/Vinilkosmo (Donneville, Francio) en marto 2012.
Grafika koncepto de la KD-libreto kaj kovrilo: Cyrille Poullet.
Fotoj: Sachiko Hirata.








ABONKLUBO

Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.

La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.

Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.

ABONKLUBO

Kantotekstoj

Vi devas esti abonanto (ABONKLUBO) aŭ esti aĉetinta ĝin ĉi tie por aliri la kantotekstojn.