La Granda Aventuro

La granda aventuro - i.d.c.
Prix
10,00 €
La Granda Aventuro
Offenbach ĉe Majno (Germanio) - 2017


Albumo ref.: VKLD001 
Vinila albumo 10 titoloj – 37:00 mn 
Disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s - OGG kaj LP vinila Disko 

La Granda Aventuro - i.d.c. (inicialoj dc) – Frankfurto ĉe Majno (Germanio)
Produktita i.d.c. © 2017

Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato: 
OGG , FLAC , aŭ  Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).

  Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia  formato.

 

Kvin jarojn post Signoj de viv', i.d.c. revenas kun La Granda Aventuro, sia tria albumo tute en esperanto.
La ŝatantoj de la projekto ĝojos retrovi la bonvenigan duonviglan-duonmelankolian etoson kaj vojaĝi en bunta popmuzika universo kie ĉiu kanto estas kiel alia muzika astro kiun la artisto invitas esplori, gvidante la aǔskultantojn per konata voĉo kaj metafor-riĉaj tekstoj.

La aranĝoj kaj miksado de ĉi tiu albumo estis fajnigitaj kiel neniam antaǔe, kaj la profesia produktado (ĝis la kovrilo!) certe kontentigos la muzikŝatantojn ene kaj ekstere de la esperanto-komunumo.

Notu ke la vinildisko inkluzivas kuponon por elŝuti la albumon ciferece.



i.d.c. en tiu albumo estas:
Éric Languillat: aŭtoro, komponisto, voĉo, gitaroj kaj sinteziloj.

Registrita de Éric Languillat en Battonnstudios (Frankfurto ĉe Majno) kaj Blanka Kastelo Studio (Offenbach ĉe Majno).
Miksita kaj mastrigita de Éric Languillat en Blanka Kastelo Studio. 

Grafika prilaboro de la albumo: Marta Wierzbowska. 

 








ABONKLUBO

Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.

La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.

Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.

ABONKLUBO

Kantotekstoj

Vi devas esti abonanto (ABONKLUBO) aŭ esti aĉetinta ĝin ĉi tie por aliri la kantotekstojn.