
Albumo ref.: VKKD103-039
KD ekstra 13 titoloj – 42:25 mn + 9 kromtrakaj mp3 titoloj el albumetoj OK kaj Propaganda + 13 instrumentaj MP3 por karaokeo + MPG muzikvideon
Disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s kaj OGG formatoj
Urbano - i.d.c. (inicialoj dc) – Frankfurto ĉe Majno (Germanio)
Kunproduktita de inicialoj dc/Vinilkosmo © 2010
Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato:
OGG , FLAC , aŭ Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).
Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia formato.
Urbano respondas al la deziro de multaj ŝatantoj de ĉi tiu projekto havi plenan esperanto-albumon de i.d.c. (inicialoj dc).
Surbaze de surscenejaj esperantoversioj de sia kantaro, la artisto registris – pecon post peco – novajn aranĝojn kaj tekstojn de kantoj el antaŭaj albumoj, por akompani ilin de novaj kantoj.
Oni do estas invitita al nova aventuro en konata mondo, kie melankoliaj melodioj transpasas tavolojn da sonondoj organikaj kaj elektronikaj.
Tiu KD entenas ankaŭ MP3-versiojn de la esperantaj kantoj el la albumoj OK kaj Propaganda, kaj tiel prezentas plenan bildon de la ĝisnuna esperantomuzika agado de i.d.c. (inicialoj dc).
Krome, ĉar ĉi tiu projekto havas ankaŭ videan flankon, oni aldonis la videoklipon de la kanto “Berlino sen vi”. Notindas ankaŭ la kunlaboro kun DĴ Roĝer Borĝes por la kanto “Tatua papili’”, por kiu li faris la muzikon kaj la videon troveblan en la reto.
i.d.c. (inicialoj dc) estas :
Eric Languillat: aŭtoro, komponisto, voĉo, gitaroj kaj sinteziloj
Gastmuzikistoj en ĉi tiu albumo:
Roger Borges Grilo : muziko de la kanto Tatua papili'
Denis Ducasse : Samplaĵo el la titolo Little Pumpkin en La pigra viv'
Martin wiese : marsana voĉo en Ekstertera dolĉaĵ'
Registrita kaj miksita de Eric Languillat en hejma studio en Frankfurto ĉe Majno
Mastrigado : Alexis Bardinet - Globe Audio (Bordozo / Francio) en oktobro 2010
Fotoj : Irina Zikuschka
Grafika prilaboro de la libreto: Eric Languillat
ABONKLUBO
Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.
La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.
Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.