Brassens plu

Brassens plu  -  Jacques Yvart
Prix
13,34 €
Brassens plu
Dunkirko (Flandrio, Francio) - 2011


Albumo ref.: VKKD105-040
KD ekstra 13 titoloj – 40:10 mn + 13 instrumentaj MP3 por karaokeo + MPG muzikvideon
Disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s kaj OGG formatoj

Brassens plu - Jacques Yvart – Dunkirko (Flandrio franca)
Kunproduktita de Jacques Yvart/Vinilkosmo © 2011 

Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato: 
OGG , FLAC , aŭ  Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).

  Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia  formato.



Por sia 29a albumo, Jacques Yvart elektis denove esperanton por fari tre belan omaĝon al Georges Brassens kies 90an datrevenon de lia naskiĝo kaj ankaŭ la 30an de lia forpaso oni celebras ĉijare (2011). Ses titoloj jam aperintaj en 1998 (Jacques Yvart kantas Georges Brassens – VKKD19) estis re-registritaj kaj remastrigitaj por tiu ĉi nova eldono, sed Jacques liveras al ni ankaŭ sep novajn juveletojn, “La marista amo” kaj “Oĉjo Leon'” inter el la plej konataj kantoj. Tiu ĉi albumo donas al ni ankaŭ la okazon malkovri pli maloftajn kantojn kiaj “La longa vico”, “Milito”, aŭ “La lamanta reĝo”, kaj sen forgesi “Johano la neavertinto”, kiun Georges Brassens ne verkis sed kiun li tamen registris kaj kies muziko estis subskribita de... Jacques Yvart!

Por akompani sin en tiu vojiro, Jacques kunigis ĉirkaŭ si amikojn muzikistojn kun granda talento, ĉiu alportante sian tuŝon en la muzikaj aranĝoj kiuj foje mirigos vin.

La amatoroj de Brassens estos ravitaj.

Ĉi tiu KD Ekstra entenas ankaŭ la instrumentajn titolojn laŭ MP3-formato por tiuj kiuj dezirus kunkanti kun la muziko, kaj ankaŭ muzikvideon de la kanto “La marista amo” filmita en la studio dum la registrado de la voĉoj. 
 


Jacques YVART estas : 
Jacques YVART: muzika estrado, voĉo, gitaro

Muzikistoj en ĉi tiu albumo:
Thierry Ducrocq : basgitaro en titoloj 1, 2, 3, 5, 7, 12 
Gérald Ryckeboer: buzuko en 1, 7, fluto en 1 
Katrien Delavier: fluto en 1, kelta harpo en 5, 7 
Sylvain Brailly : « cigana » gitaro en 2 
Thierry Berckel : piano en 3, Hammond-orgeno en 12
Franck Manceau : Drumo en 3, 12
Thomas Faye : kontrabaso en 4, 8, 9, 10, 11
Ludovic Delaere : piano en 4, 9, 10, 11, klaviceno en 8
Philippe Servain: Akordiono en 4, 10, 11
Olivier Brousse : Kontrabaso en 6
Pierre Bertrand : mandolino en 6
Olivier Gérardin: piano en 6
Guy Ouidiahoui : drumo en 6
Sarah Alcalay : violono en 6, 9
Jean-Paul Maes : saksofono en 7
Daniel Tirmarche kaj Mickaël Vlighe : rultamburoj en 13
Vira Koruso en 13: Jacques Caubel (korusestro), Rikardo Cash, Nicolas Gauffillet, Jean-Marc Leclercq (JoMo), Fabrice Morandeau (FAMo), Eric Mugnier, Marc Roger, Christophe Vuillot.
Marŝo-paŝoj en 13: la vira koruso kaj Françoise Eriksen-Brosset 

Muzikoj registritaj kaj miksitaj de Franck Manceau en hejma studio en Dunkirko, Francio
krom "La ĉevaleto" kaj la voĉoj registritaj kaj miksitaj de Triboulet en Studio de la Trappe/Vinilkosmo 

Mastrigado : Jean Pierre Bameulle (Studio LRA en Antony/Francio)
Fotoj de Jacques kaj kD-kovrilo : Laurent Smadja
Fotoj de Georges Brassens : Birgit
Grafika prilaboro de la libreto kaj video : Ivimages (Yves Charlot) 


 








ABONKLUBO

Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.

La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.

Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.

ABONKLUBO

Kantotekstoj

Vi devas esti abonanto (ABONKLUBO) aŭ esti aĉetinta ĝin ĉi tie por aliri la kantotekstojn.