
Albumo ref : VKKD019-005
KD 6 titoloj - 19:44 mn
Kantas Georges Brassens en Esperanto - Jacques YVART - Francio
Produktita de Vinilkosmo © 1998
Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato:
OGG , FLAC , aŭ Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).
Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia formato.
KOLEKTO 2000 Vol. 2
Jacques Yvart estas pacisma kantisto kaj Mondcivitano el Dunkerko (Francio).
Fidela disĉiplo de Georges Brassens, en liaj fruaj tagoj Georges Brassens iĝis lia kanzona baptopatro kaj invitis lin al siaj unuaj koncertpartoj en la fama pariza spektaklejo Bobino en 1972 kaj 1974.
Jacques Yvart havas denaskan senton por kantado, kaj ĉiam la trafan guston por vortoj kaj melodio.
Jacques Yvart ekkantis en Esperanto por sia albumo Bonjour La Paix! per sia unua kanto "La am' por la am' " en tiu ĉi lingvo; ekde tiam li promesis fari tradukojn kaj adaptojn de kantoj de Georges Brassens en la universala lingvo.
Tio nun estas farita per la publikigo de ĉi tiu albumo, Jacques Yvart kantas Georges Brassens en Esperanto!
Jacques Yvart estas :
Jacques Yvart : kanto, gitaro, muzika direktado kaj realigado
Gastmuzikistoj :
Thierry Ducrocq : baso
Thierry Berckel : klavaroj
Franck Maréchal : drumo
Gérald Ryckeboer : buzuko
Katrien Delavier : kelta harpo, fluto
Jean-Paul Maes : saksofono
Sylvain Brailly : gitaro en Kanto por la kampul
Studio : Studio de la Ville de Dunkerque
Soninĝeniero : José Barroy
ABONKLUBO
Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.
La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.
Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.