
Albumo ref.: VKKD131
albumo 14 titoloj – 49:42 mn
Disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s - OGG kaj KD formatoj
Kreaktiva - Jonny M – Kolonjo - Germanio
Produktita Jonny M © 2017
Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato:
OGG , FLAC , aŭ Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).
Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia formato.
Apero de la Bita albumo la 3an de Januaro 2017
Apero de la fizika KD albumo la 2an de februaro ĉi tie mem !
Jen la nova albumo de la fama regekantisto Jonny M. Post lia paŭzo por veki kreemon kaj kolekti kantojn, nun publikiĝis Kreaktiva.
14 freŝnovaj kantoj, inter alie kunlaboroj kun La Perdita Generacio, Dolchamar kaj jOmO, dancigaj ritmoj kaj bone pripensitaj tekstoj atendas vin.
Aldonite estas kaptipovaj, kunkantindaj melodioj, kiuj sen via volo ekdancigas viajn piedojn.
La plej vigla kanto „Ni estas fortaj“ jam havis sukceson en indonezia kongreso. Pliaj verkoj estas ekzemple la kanto „Por mia patro“, kiun Jonny M verkis por sia mortinta patro, la socio-kritika „Ribeluloj“ kun Dolchamar, aŭ la kanto „Bam bam“, kiu temas pri la konservado de la medio kaj vegana manĝaĵo.
Jonny M jam faris koncertojn ĉie en la mondo, kaj kun tiu ĉi nova, mojosa verko li denove koncertos tra Esperantujo.
Se vi volas viglan dancadon kaj kunkantantajn homojn en via kongreso, ne hezitu inviti lin!
Jonny M en tiu albumo estas:
Jonas Marx: aŭtoro, ĉefvoĉoj
Fonvoĉoj:
- Tabea Thomaschke en 2, 3, 6, 8, 10, 12 kaj 14
- G-NA en 13
Gastaj kantistoj:
-La Perdita Generacio (Tomio Frejarö, Anna Burenius...) en "Alte kaj espere"
-Dolchamar (Patrik Austin) en "Ribeluloj"
-JoMo (voĉo kaj gitaro) en "Bonvenon"
Muzikoj kaj aranĝoj :
-Volfoniq en 1
-DTC Records en 2 kaj 14
-DM Kahn en 3, 4, 7 kaj 12
-Alann Ulises en 5, 6 kaj 9
-Stefan Schleickmann en 10 el muzikeldonejo: MKZWO- MUSIKVERLAG Ronny Heinze
-Medizinmann Riddims en 11 kaj 13
-Florian Richling kaj Luke Rich en 8
-Gunnar R Fischer de la Kuracistoj, Aŭtoro kaj melodio de la kanto "Liberec'"
Teksto reviziado : Andreas J. Penk , Bertilo Wennergren (ne de ĉiuj tekstoj)
Registrita en la Studio: Körner Studio , Kolonjo, Germanio
Soninĝeniero & mastrofaranto: Falko Schönian
Foto de la kovrilo: Felix Mayr
Grafika prilaboro de la kovrilo kaj libreto: Jonas Marx
ABONKLUBO
Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.
La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.
Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.