Regestilo

Regestilo - Jonny M
Prix
12,50 €
Regestilo
Jonny M - Kolonjo (Germanio) - 2013


Albumo ref.: VKKD117-046
KD 16 titoloj – 58:56 mn + 8 instrumentaj MP3 por karaokeo
Disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s, OGG kaj FLAC formatoj 

Regestilo - Jonny M – kolonjo, Germanio
Produktita de Vinilkosmo © 2013
 

Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato: 
OGG , FLAC , aŭ  Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).

  Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia  formato.

Kiel unuigi eŭropan pensmanieron kun jamajkaj melodioj? Jen Jonny M kun sia nova albumo!

Ekde kiam Jonny M publikigis sian unuan albumeton Pli ol espero, li koncertumis multe tra Esperantujo, kaj skribis multe da novaj kantoj. Li jam uzis ilin sur la scenejo, kaj nun multaj homoj atendas senpacience lian novan kodiskon – lian unuan longdaŭran albumon en esperanto, fakte! 

Li havus sufiĉe da energio por plenigi tutan albumon sola, sed por diversigi ĝin, li invitis du bone konatajn artistojn. Fakte li mem diras ke ili multe influis lin dum lia lernado de esperanta muzikumado. Krome, la nova albumo enhavas lian ege konatan kanton ‘En somero’ laŭ nove miksita versio. Ankaŭ la unua kanto ‘Dankon’ estas jam fama pro liaj koncertoj. 

Denove la juna artisto el Germanio montras siajn internaciajn konektojn, ĉar liaj instrumentaloj estas el Italio, Usono, kaj Germanio. Ne hezitu aĉeti tiun ĉi gravan verkon de la esperanta kulturo! Ne hontu, sed dancu kaj ĝuu la vivon – jen la mesaĝo de Jonny M!

Jonny M estas:
Jonas Marx: aŭtoro, voĉo

Muzikoj kaj aranĝoj :
A man called PJ el Italio en 2, 3, 4, 5, 7, 11, 12 , 13 , 14, 15
Falkonection el Hispanio/Germanio en 8, 9, 10
DM Kahn el Usono en 6 kaj 16
Vibes Builder el Germanio en 1

Gastaj kantistoj:
Tone en  "Eternan lumon"
Eterne Rima en  "Majstroj de l‘diskej‘"

Registrita de Jonas Marx en hejma studio "Freidenker Studios" en Bergisch Gladbach, Germanio
Miksita de Falkonection en Bergisch Gladbach
Mastrigado fare de Triboulet en Studio de la Trappe ĉe Vinilkosmo, en Donneville, Francio

Grafika prilaboro de la kovrilo kaj libreto: Jonas Marx kun helpo de Ecid Blour

 








ABONKLUBO

Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.

La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.

Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.

ABONKLUBO

Kantotekstoj

Vi devas esti abonanto (ABONKLUBO) aŭ esti aĉetinta ĝin ĉi tie por aliri la kantotekstojn.