
Albumo ref.: VKBA040
Bita albumo 10 titoloj - 31:48 mn, disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s - OGG - FLAC - elsendfluo formatoj
Sentokaoso - ĴeLe – Ŝwedt (Germanio)
Albumo produktita de ĴeLe © 2013 / Bita eldono kaj distribuado de Vinilkosmo © 2023
Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato:
OGG , FLAC , aŭ Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).
Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia formato.
Oficiala apero de la bit-albumo la 24an de marto 2023
Sentokaoso estas la dua albumo de ĴeLe eldonita en 2013 kun enhavo de 10 kantoj komponitaj de Lena.
La albumo temas pri ĥaosaj impresoj el vivo de la homo, pri ĝojo, amo, duboj, libereco post la amo, tango de amoro kaj diablaj imagoj de infero dum ni sonĝas…
Kore kaj duonkore, sed sincere rakontante.
En tiu ĉi albumo ĴeLe estas:
Tekstoj kaj muziko: Lena Wilke
Ĵenja: kantado, violono, gitaro
Lena: piano, blovklavaro, metalofono, gitaro
Lisa Mallow: violonĉelo
Registrado kaj miksado en Studio de la Muzika Artlernejo de Schwedt (Germanio)
Soninĝeniero: Mike Hesche
Muzikproduktisto: Dieter Wilke
Kovrilgrafikaĵo: Lysann Vahrenhold
ABONKLUBO
Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.
La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.
Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.