
Albumo ref.: VKKD065
KD 12 titoloj – 43:41 mn
Disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s kaj FLAC formatoj
Amu min - ĴomArt kaj Nataŝa – Svedio (Stokholmo)
Produktita de ĴomArt's Studio © 2003
Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato:
OGG , FLAC , aŭ Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).
Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia formato.
Post elĉerpiĝo de sia fama albumo Valso por amikoj , la duopo origine de Kazaĥio, Jomart & Nataŝa regalas nin per nova elstara kaj riĉoplena KD.
La albumo Amu min prezentas 12 novajn kantojn verkitajn de fama rusa poeto Mikaelo Bronŝtejn. La melodioj komponitaj de Ĵomart estas tre kortuŝaj kaJ la voĉo de Nataŝa - en kelkaj kantoj - tute fantasta.
Iliaj voĉoj belege akordiĝas garantiante plezuran aŭskultadon ekde la komenco.
Ĵomart & Nataŝa prezentis kantojn de la nova albumo ĉe RET (Rusio) kaj la 3-a Azia kongreso en Koreio dum somero 2002, ĉe UK kaj IJK (Svedio) -2003 kaj dum IS kaj IF 2003 kie la kantoj kaj la KD estis aparte ege bone akceptitaj de la publiko.
ĴomArt kaj Nataŝa estas :
ĴomArt : Muzikaranĝoj de la kantoj, instrumentludado, gitaro, kantado
Nataŝa : Kantado, bekfluto
Sonstudio (registrado, miksado) : ĴomArt's Studio (Stokholmo)
Soninĝeniero : ĴomArt
Mastrigado : Orvox studio (Stokholmo)
Grafika prilaboro kaj KD-kovrilo : Nataŝa
ABONKLUBO
Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.
La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.
Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.