
Albumo ref : VKKD095
KD 13 titoloj - 56:08 mn + 8 mp3 de instrumentaj titoloj por karaokeo
Aventur' - Kapriol'! - Frislando (Nederlando)
Produktita de Kapriol'! / TRBandstudio © 2009
Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato:
OGG , FLAC , aŭ Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).
Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia formato.
La unua albumo de Kapriol'! aperis okaze de ilia 3a koncerto. Tio estis por KEF en julio 2009 en Elsinoro (Helsingør, Danio).
La frisa bando Kapriol'! (Nederlando) estiĝis spontane dum balfolkaj (popolbalaj) vesperoj. La muzikistoj de la muzikgrupo jam ludis sur multaj festaj scenejoj.
Marita kaj Marian ludis dum longaj jaroj en la esperanto-grupo Kajto, kaj nun ili prezentiĝas en la duopo Marianta (flutoj, akordiono, kanto).
Ad kaj Rutger jam abunde meritis siajn spronojn en la bandoj Blue Tape Band, 60/60 (Ad), Kalis kaj Sjock (Rutger).
Kvarope ili formas la novan grupon Kapriol'! kiu prezentas svingan kaj varian programon kun balfolkaj (popolbalaj) dancmelodioj kaj kantoj, kiuj fontas el tradiciaj repertuaroj nederlandaj aŭ memfaritaj. Koncize dirite, ili ludas kaj malnovan muzikon per novaj muzikiloj kaj memfaritan muzikon per malnovaj muzikiloj. Ĉion ili kombinas kun bela plurvoĉa kantado kaj plurkoloraj aranĝoj. Krom tio, improvizaĵo estas grava parto.
Ilia balfolka (popolbala) repertuaro konsistas el tradiciaj dancoj, skotiŝoj, polkoj, valsoj kaj mazurkoj, sed ankaŭ el viglaj dancoj kiaj bureo kaj andro, aŭ ankaŭ ronddancoj kiel la cirklo kaj la ĵigo, en kiuj la partneroj daŭre interŝanĝiĝas.
Kapriol'! estas :
Ad Bos : kaĥono (drumkesto) kaj aliaj perkutinstrumentoj, klavaro, kantado
Rutger Dijkstra : basgitaro, gitaro, violono, mandolino, kantado
Marita Kruijswijk : flutoj, ŝalmo, sakfluto, kantado
Marian Nesse : akordiono, kantado
Gastmuzikanto, Jantien Schaap: violono
Registrado en 2008 kaj printempo de 2009
Sonstudio (registrado kaj miksado) : TRbandstudio en Frislando (Nederlando)
Soninĝeniero : Ad Bos
KD-Libreto : Marita Kruijswijk kaj Ad Bos
Disko-Kovrilo : Marian Nesse kaj Ad Bos
ABONKLUBO
Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.
La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.
Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.