Tielas Vivo

Tielas vivo - Kore
Prix
10,00 €
Tielas Vivo
Anĝevo (Francio) - 2007

 

Albumo ref : VKKD088-029
KD-ekstra 17 titoloj - 60:48 mn + 2 kromaj mp3 titoloj + 16 versioj instrumentaj por karaokeo kaj video en mpeg
 

Tielas Vivo - KORE - Francio
Produktita de Vinilkosmo © 2007

 

Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato: 
OGG , FLAC , aŭ  Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).

  Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia  formato.



De post Kia Vivo (vkkd26) eldonita de Vinilkosmo en 2000, ni povintus pensi ke Kore registris sian lastan kaj ununuran verkon, sed tio estis sen kalkuli pri la vigla persistemo de la gvidanto kaj kantisto de la bando, Kris Spitzer, kiu tute ne perdis sian belegan voĉon, sed atingas, per ĉi tiu nova albumo, nivelon vere sublime elstaran !

La stilo kaj la muzikistoj ŝanĝiĝis, kaj pro la renkontiĝo kaj la kreado de 13 titoloj laŭ varmaj sonoj kun la gitaristo François Tijou, alinome Fiks, ekstartigis la projekton kies granda parto kontribuas al riĉigo de la bonega sono de "Tielas vivo", krom la 6 titoloj ne eldonitaj dum la epoko de Kia Viv'.

Kris kompreneble ankaŭ estas la aŭtoro de ĉiuj tekstoj en esperanto, krom tiu el poemo de Sara Török, kaj brila adapto de Roel Haveman de la fama "The show must go on" de la legenda bando Queen kun muzikaranĝoj de la bretona muzikgrupo Tri Yan, kaj tio dank' al la afabla permeso de Queen Music LTD / EMI Music publishing LTD

Krom la 17 titoloj, vi trovos dulingvan version (esperanto-franca) laŭ MP3-formato de "Promeso via", videofilmeton en MPEG de 5 minutoj kaj, 15 titolojn laŭ instrumenta versio por karaokei, por tiuj kiuj volos provi kanti kiel la majstro ! 

KORE - Parto 1 - 2007 estas : 
Christian Spitzer (Kris) : voĉoj, korusoj 
François Tijou (Fix) : gitaro
Registrado instrumentoj kaj muzikaranĝoj : David Hadjadj

Registrado voĉoj kaj miksado : Triboulet - Studio de la Trappe / Vinilkosmo

KORE - Parto 2 - 2000 estas : 
Kris Spitzer : voĉo, korusoj 
Eric Mouton : piano, sinteziloj
Jean Luc Baudet : gitaro

Aranĝoj : Kore
Sonstudio : Studio « La Bastide »

 








ABONKLUBO

Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.

La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.

Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.

ABONKLUBO

Kantotekstoj

Vi devas esti abonanto (ABONKLUBO) aŭ esti aĉetinta ĝin ĉi tie por aliri la kantotekstojn.