Ĉiamen plu

Ĉiamen pli - La Perdita generacio
Prix
12,50 €
Ĉiamen plu
Hernosando (Svedio-Germanio) - 2013


Albumo ref.: VKKD118-047
KD 13 titoloj – 58:04 mn + 13 instrumentaj MP3 por karaokeo


Ĉiamen plu - La Perdita Generacio – Svedio-Germanio
Poduktita de Vinilkosmo / LPG   © 2013
 

Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato: 
OGG , FLAC , aŭ  Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).

  Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia  formato.

 

La Perdita Generacio finfine revenas kun freŝa albumo. Per siaj unuaj du albumoj kaj multaj koncertoj ĉe junulaj aranĝoj, LPG akiris pozicion kiel unu el la plej konataj muzikgrupoj de Esperantujo. Kantoj kiel “La kosma aventuro”, “Ĉiuj ni amegas Usonon”, “Malantaŭen”, “Ne normalas, nur kutimas”, “Amokanto”, ktp., iĝis preskaŭ movadaj kantoj por junaj esperantistoj.

Kvin jaroj pasis ekde la pasinta albumo Eksplodigos vian domon, do la antaŭatendoj je la nova albumo estas grandaj. Oni ne devas malesperiĝi, Ĉiamen plu evoluigas la muzikan vojon kiu famigis la bandon: belaj melodioj, ludemaj tekstoj pri gravaj temoj, kaj tenera etoso.

Ĉiamen plu prezentas daŭron de la unuaj albumoj, sed ankaŭ enkondukas multe da novaĵoj: repon de Platano  (Eks- Pafkilk); kantojn verkitajn kaj de Anna kaj de Hendjo kaj de la tuta grupo kiel komunumo; kaj du reverkaĵojn de aliaj artistoj. La internacia publiko verŝajne jam konas la klasikan kontraŭmilitan kanzonon de Boris Vian, “La dizertanto”. LPG modernigis ĝin kaj registris ĝin laŭ sia kortuŝa maniero. Eĉ la sveda publiko verŝajne ne konas la kosman urson Mullhippiar Neffsonsson, sed LPG malkovris ties muzikon kaj reverkis lian “Plastokanto”, jam kantiginte esperantistojn je “Ĉio bela en la mondo devas iam iĝi plast’!”.

Per la albumo Ĉiamen plu, LPG provis eternigi kelkajn tuŝitajn bildojn kaj travivaĵojn: momentojn de vojaĝo, aventuro, barakto, amikeco, amoro, ploro.... La disko finiĝas per sento tre konata de pli-malpli ĉiuj esperantistoj: “Ĉu vi sentas kiel mi, ke prefere ne finiĝu ĉi semajn’?”.

Ĉu vi kontentas?” estas la antaŭlasta titolo kaj verŝajne la plej longa popkanto en la historio de esperanto-muziko. Ĝi cetere estas inda demando post la kvinjara atendo je Ĉiamen plu
Ĉi tiu disko estas eĉ pli altkvalite produktita ol la antaŭaj. La verkaĵoj atingas almenaŭ la saman nivelon. La grupo estas pli kohera ol iam. Do la ĉefa celo de malkontento povus esti se oni devos atendi kvin jarojn pli por la onta LPG-albumo.

La Perdita Generacio estas:
– Anna Burenius: voĉo, gitaro, piano, frapskatolo, tamburino, perkutiloj, ktp.
– Hendrik Lönngren: voĉo, blovinstrumentoj, sintezilo, baso, ritmilo, ktp.
– Karin Nordström: baso, ritmilo, voĉo, frapskatolo, ukulelo, ovo, rano, ktp.
– Tomas Q. Nilsson: voĉo, gitaro, klarneto, ktp.

Registrita de Daniel Tukia kaj LPG en Lund kaj Härnösand (Svedio) kaj Heidelberg (Germanio).
Miksita de Daniel Leksell kaj LPG en Falun (Svedio).
Mastrigita de Daniel Leksell en Falun.

Grafika prilaboro de la kovrilo kaj libreto: Alveola Ämting, asistita de Gertrud Rydén kaj Charlotte Ämting.
Fotoj: Åsa Maria Hermansson kaj LPG.








ABONKLUBO

Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.

La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.

Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.

ABONKLUBO

Kantotekstoj

Vi devas esti abonanto (ABONKLUBO) aŭ esti aĉetinta ĝin ĉi tie por aliri la kantotekstojn.