
Albumeto ref.: VKBA042-087
Bita albumeto 6 titoloj - 21:25 mn, disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s - OGG - FLAC - elsendfluo formatoj
Vestiĝoj - Martin & la talpoj - Stokholmo, Svedio
Bita albumeto kunproduktita de Martin & la talpoj / Vinilkosmo © 2023
Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato:
OGG , FLAC , aŭ Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).
Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia formato.
Apero de la 6 titola bit-albumeto la 10an de majo 2023
Post longa paŭzo, interalie pro sanproblemoj kaj la kovim-pandemio, Martin & la talpoj revenas en 2023 kun la elektra albumeto Vestiĝoj, konsistanta el ses pecoj en bone rekonebla stilo de emocia sendependa/alternativa pop-roko. Kiel ĉiam temas pri nur originalaj verkoj kun teksto kaj muziko verkitaj kaj komponitaj de Martin. La kantaĵoj esploras temojn kiel homaj rilatoj, disiĝoj, decidaj vivmomentoj kaj kritiko de religioj kaj superstiĉoj.
La kantaĵoj de la albumeto estis registrataj iom post iom dum pluraj jaroj, plejparte de Martin mem en sia dormĉambro, kaj por la unua fojo li ankaŭ faris mem la miksadon. Aldonaj muzikistoj estas la du delongaj kunlaborantoj Johan Lagerdahl (basgitaro) kaj Mattias Levin (drumo), kaj krom ili Nikko Harrison (drumo), Robin Hawkins (basgitaro) kaj esperanto-artista kolego Eric Languillat/i.d.c. (sintezilo), kiuj ĉiuj registris siajn partojn en siaj hejmoj aŭ provludejoj.
Vestiĝoj estas elektra albumo kies ĉiuj ses pecoj estas ludataj kun plena rokbando. Laŭ la planoj ĝi estos sekvota de akustika albumo kies registriĝo jam komenciĝis.
Martin & la talpoj en ĉi tiu albumeto estas:
Tekstoj kaj muzikoj: Martin Wiese
Martin: Gitaroj, baso, tamburino, manfrapoj kaj voĉoj
Mattias Levin: Drumo en kantoj n-roj 1, 2, 3, 4 kaj 5
Johan Lagerdahl: Baso en kantoj n-roj 3 kaj 4
Eric Languillat: Sinteziloj en kanto n-ro 3
Robin Hawkins: Baso en kanto n-ro 1
Nikko Harrison: drumo en kanto n-ro 6
Registrita de la diversaj partoprenantoj en siaj hejmoj en Stokholmo, Sigtuna, Offenbach kaj Bristol.
Miksita de Martin el sia dormĉambro en Stokholmo.
Mastrigita de Triboulet en Studio de la Trappe, Donneville, Okcitanio/Francio.
Grafika arto por kovrilo: Max Elbo
ABONKLUBO
Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.
La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.
Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.