Realeco

Realeco - Mikel Klav
Prix
5,84 €
Realeco
Niterói (Rio de Janeiro, Brazilo) - 2023


Albumeto ref.: VKBA038-086 
Bita albumeto 7 titoloj - 33:11 mn, disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s - OGG - FLAC - elsendfluo formatoj 

Realeco - Mikel Klav - Niterói (Rio de Janeiro, Brazilo)

Bita albumeto kunproduktita de Mikel Klav / Vinilkosmo  CC BY 2  2023
 

Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato: 
OGG , FLAC , aŭ  Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).

  Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia  formato.


Apero de la 7-titola bita albumeto la 6an de januaro 2023 


Ĉiuj kantoj de la albumeto Realeco de Mikel Klav estis registritaj en lia hejmstudio en Niterói – Rio de Ĵanejro. La miksado kaj mastrigado estis farita de Triboulet en Studio de La Trappe en Donneville (Okcitanio/Francio) kune kun Vinilkosmo sub muzikdirektorado de Floréal Martorell.

Pri la kanzonoj:
1-"Diferencoj": Estas unua kompono de la artisto. Ĝia temo rilatas pri la diferencoj inter la homoj por ke ili komprenu unu la alian kaj trafu la feliĉecon por ke la homaro estos plibona.
2-"Brila Stelo": Estas omaĝo al verda stelo de Esperanto. Oni povas rigardi la ĉielon imagi la trovon pri verda stelo kaj kredi ke ĝi povas plibonigi la mondon.
3- "Realeco": Kanzono de la projekto kiu estis elektita kiel titolo de la albumo. Ĝia temo rilatas pri la ŝanĝo de la sinteno de la homoj por ke ili vivu alian realecon, pro tio Realeco.
4-"Aerobus’": Kanzono kreita pri la fikcio kiu estas skribita en libro Nia Hejmo, ke trans la mondo aŭ en spiriteco estas buso kiu flugas nomita Aerobus’. Do tiel venis la ideo pri kompono de kanzono kun maŝinaj kaj spacaj sonoj, pli pri elektronika muziko kiu estas la precipa stilo de la artisto.
5-"Senbrida Mond’": En elektronika muzika kaj Nov-Eraa (New Age) stiloj. La kanzono enmetas temon pri konfuza kaj senbrida socio kiun ni vivas en la mondo, reklamacianta pri ia solvo.
6-"Mia idolo Ĉarli Ĉaplin (Karleto estas...)": La inspiro pri la kanzono aperis kiam la artisto partoprenis ŝtatan renkontiĝon en la urbo Rio de Ĵanejro en la jaro 2014 kaj vidis la artistinon Tania Paixão ludi la rolon de Ĉarli Ĉaplin, do kelkajn tagojn poste venis la ideo pri la kompono.
7-"Ŝanĝo de l’ sezonoj": La lasta kanzono komponita kaj ĝia ideo aperis dum la pandemio, kiam multaj familioj perdis kelkaj el siaj familianoj ĉirkaŭ la mondo, sed ĝia temo povas esti rilata ankaŭ al ĉia speco da perdo de amataj personoj kaj ilia manko.

Mikel Klav en ĉi tiu albumeto estas:
Voĉoj, elektronikaj voĉoj, kanto kaj klavaroj: Mikel Klav
Muzikaranĝoj de: Mikel Klav. La tuta albumo estis aranĝita kaj konstruita per modernaj virtualaj muzikiloj (VST): gitaroj, basgitaroj, specialaj efektoj, sampliloj, drumoj kaj drummaŝinoj.

Grafika arto kaj kovrilo: Mikel Klav. Foto kaj A.I. (artefarita inteligenteco) efekto.
Loko de la foto: Fonseca ĝardeno. Niterói – RĴ – Brazilo.

Reviziado de la tekstoj : Rikardo Cash
Specialaj dankoj kaj apogo: Vinilkosmo, Floreal Martorell, Triboulet, Kultura Kooperativo de Esperantistoj, Niterói Esperanto Klubo, La Klav-bando kaj familianoj.
Muzikproduktado: Mikel Klav kaj Vinilkosmo


 








ABONKLUBO

Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.

La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.

Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.

ABONKLUBO

Kantotekstoj

Vi devas esti abonanto (ABONKLUBO) aŭ esti aĉetinta ĝin ĉi tie por aliri la kantotekstojn.