
Duobla albumo ref.: VKKD107
Duobla KD (Disko A esperanta 10 titoloj : 60:00 mn, Disko B itala 10 titoloj: 60:01 mn)
Disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s kaj OGG formatoj
Revado - Rêverie – Italio
Produktita de Rêverie, Andrea Fontana, Alosibla Music Group
Eldonita de DownBridge Publishing srl © 2011
Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato:
OGG , FLAC , aŭ Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).
Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia formato.
Apero de la unua duobla albumo de progresiva muziko en Esperanto Revado de la itala bando Rêverie en julio 2011
Dek titoloj por gustumi la belsonecon de la esperanta lingvo kaj dek titoloj en la itala, karakterizitaj de elvokopova ‘etno-progresiva’ sono.
De la vojaĝoj de la tuaregaj komercistoj ĝis la senlimaj horizontoj de la Silkvojo, de la ruĝaj sunsubiroj sur la arbaroj de la granda Nordo ĝis la oceanaj profundoj.
Bildoj pentritaj permuzike kaj rakontitaj esperante, por unuigi la tutan mondon per imaga flugo kaj simbola brakumo. Odo al la bezono de la homa spirito vaste iradi kaj ĉiam serĉi novajn horizontojn.
Printempe 2011 Rêverie, kunlabore kun la itala esperantisto Andrea Fontana (Anĉjo PacHorano), finpretigis duoblan KDon titolitan Revado.
Ĝin konsistigas du KDoj: la unua en esperanto, la dua en la itala. Ili entenas po dek muzikpecoj.
La tekstojn en esperanto verkis Andrea; iliajn ritmajn tradukojn al la itala verkis Pier Luigi Cinquantini.
Rêverie en ĉi tiu albumo estas:
– Fanny Fortunati: solista voĉo, perkutinstrumentoj
– Fulvia Borini: transversa fluto, mandolino
– Alberto Sozzi: blovinstrumentoj, klavinstrumentoj, banĝo, gitaroj, perkutinstrumentoj
– Valerio Vado: gitaroj, klavinstrumentoj, mandolino, voĉo
– Daniele Defranchis: gitaroj
Registrita ĉe: Reverie Studios, Madamzajj Studios, I Art Studios
Miksita kaj mastrigita de: Ilario Calì
Fotoj:Elisa Rebughini, Manuela Mosseri kaj Andrea Fontana.
Grafika prilaboro de la libreto: Mariangela Zabatino
ABONKLUBO
Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.
La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.
Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.