Supernova

SUPERNOVA   -  Supernova
Prix
8,33 €
Supernova
Ribeirão Preto - San-Paŭlo (Brazilo) - 2006

 

Albumo ref : VKKD086-027
CD 13 titotoj - 54:26 mn 
 

Supernova - SUPERNOVA - Brazil 
Produktita de Vinilkosmo © 2006 

 

Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato: 
OGG , FLAC , aŭ  Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).

  Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia  formato.


Kiel tion sugestas la titolo de la albumo, kiu estas ankaŭ la nomo de la bando, estas la tuta varmo kaj radiado de la suno kiu koncentriĝas en ĉi tiu superba albumo aŭd-vida por oferti rimarkindan novaĵon! 

Kvankam Brazilo estas la lulilo de tiu fenomeno, jen sono kaj lumo kiuj ja direktiĝas al la tuta planedo, rezolute orientita al propra indentiga kvesto. 

DĴ Roĝer, jam kontribuanta en la "Elektronika kompilo" (VKKD53), estis je origino de tiu ĉi projekto en 2004. Kiam li ankoraŭ prilaboris sonojn malpli pure elektronikajn, li decidis kunlabori kun muzikistoj realaj kaj ne virtualaj. 

Jen do, kunlabore kun Rogener Pavinski (voĉo kaj baso) el Ribeirão Preto, Alexandre Mancini (gitaro) el Campinas, Rogerio Borges ( DĴ Roĝer' ) ĉe drumo kaj sintezilo) ankaŭ brazilano sed nun loĝanta en Madrido, sen forgesi la partoprenon en la tekstoverkado de Jimes Milanez el Campinas, la albumo iom post iom ekellaboriĝis pere de interretaj virtualaj interŝanĝoj kaj registradoj en diversaj studioj en Eŭropo kaj Ameriko dum ne malpli ol 3 jaroj! 

Vinilkosmo por fini fermas la projekton eldonante ĝin kaj nun havas la plezuron prezenti al vi ĉi tiun unuan KDon kiu enhavas ankaŭ profesian videon de la kanto " Pasio en katen' " realigitan de la brazila produktejo Kosmuzik'  kaj spektebla en nia Youtube kanalo

Notindas ke tiu estas la unua muzikvideo realigita profesie en esperanto prezentata sur tiu ĉi albumo. Tio estas historia evento en la evoluo de nia muziko kaj movado ! 

SUPERNOVA estas :
Ale Mancini : Elektra gitaro
Roĝer Borĝes : Drumo kaj sinteziloj
Rogener Pavinski : Voĉo kaj basgitaro


Sonstudio : Under studio (Rômulo) - Brazilo



 








ABONKLUBO

Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.

La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.

Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.

ABONKLUBO

Kantotekstoj

Vi devas esti abonanto (ABONKLUBO) aŭ esti aĉetinta ĝin ĉi tie por aliri la kantotekstojn.