
Albumeto ref.: VKBA025-077
Bita albumeto 6 titoloj - 23:06 mn,
disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s
Vaganto - TIM – Cali / Berlin (Kolombio, Germanio)
Bita albumeto kunproduktita de TIM - Vinilkosmo © 2020
Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato:
OGG , FLAC , aŭ Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).
Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia formato.
Apero de la 6-titola bita albumeto la 24an de aŭgusto 2020
Hej! La unua albumeto de TIM jam pretas!
Jen Vaganto, la unua albumeto de TIM; ĝi alvenas kiel rezulto de inspiro de vivo, de diversaj spertoj, amo, kaj libereco.
Ĉi tio estas ankaŭ la temoj pri kiuj TIM kantas en siaj kantoj, inter kiuj oni povas trovi kelkajn kiuj estis la unuaj verkitaj de li.
Alternativa roko / sendependa popo estas la ĝenroj kaj influoj sur kiuj TIM baziĝis por produkti albumeton kun belaj klavar-melodioj kaj gitar-aranĝoj, kiuj donas al la verko foje etan spacan kaj eĉ popan psikadelan sonon.
TIM komencis registri la unuan kanton dum decembro 2019, antaŭ sia koncerto dum JES en Pollando, kun la intenco montri ion al la publiko antaŭ la koncertado. Tial, la mondcivitana muzikisto kontaktiĝis kun Vinilkosmo por paroli pri eldono de unu titolo kaj muzikvideo - estis tiam kiam la demando aperis: kial ne registri 6-titolan albumeton kaj aperigi ĝin oficiale? Do, la decido ne estis malfacila; TIM enŝipiĝis en la registro-procezon per sia hejma studio, kiu en la unuaj tagoj estis nur komputilo, interfaco, kaj mikrofono. Post kelkaj semajnoj, TIM sendis la unuan demon al Vinilkosmo en Francio, de kie li ricevis pozitivajn rimarkojn por ke li daŭrigu la registradon por la bita albumeto (EP).
Jam naŭ monatoj pasis kaj hodiaŭ ni havas plezuron prezenti Vaganto kiel aludo al tiu kiu senvoje vojaĝas, libera en sia mondo.
TIM estas:
Timothy Gallego: aŭtoro kaj komponisto, voĉo, gitaroj , klavaro, drummaŝino, muzikaranĝoj.
Gastmuzikisto : Jesper Björkbom, basgitaro.
Registrita de Timothy Gallego en hejma studio TIM Studio en Berlino, Germanio.
Miksita kaj mastrigita de Triboulet en Studio de la Trappe ĉe Vinilkosmo, en Donneville, Okcitanio, Francio
Fotoj: Schedler Photography
Grafika prilaboro de la kovrilo: Michel Villa
ABONKLUBO
Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.
La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.
Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.