"Stacioj de l'amo" la kvina esperanto-albumo de ĴeLe - Oficiala apero la 13an de februaro 2024

Stacioj de l'amo la kvina albumo de ĴeLe - Oficiala apero la 13an de februaro 2024.

 

Stacioj de l'amo - ĴeLe

Stacioj de l'amo alvenas ĝustatempe por la Sankt-Valentena tago.

Ĝi estas la kvina albumo de ĴeLe eldonita en 2020 sur KD kun enhavo de 16 kantojn. 
En la albumo Stacioj de l'amo Lena kolektis kantojn pri amo el diversaj jaroj (inter 1987 kaj 2020).

Albumo dediĉita al patrino, al filino ("Mia steleto") kaj al Esperanto "Esperanto-lando". Amaj travivaĵoj kunportos vin en ĉiuj aliaj kantoj !

Stacioj de l'amo reaperas laŭ la kutimaj bit-formatoj disponeblaj ĉe Vinilkosmo alklakante ĉi tie

kaj en la kutimajn elsendfluaj platformoj...
Se vi ankoraŭ ne konas la duopon ĴeLe iru al la artista paĝo ĉi tie

Oficiala muzikvideo aperos tre baldaŭ
 

Varb afiŝo  "Stacioj de l'amo"