Oficiala apero de la unuopaĵo "RAPIDU, VAGONARO" de La Mondanoj la 19an de julio 2024 (revolucia dato)

Oficiala apero de la unuopaĵo RAPIDU, VAGONARO de La Mondanoj la 19an de julio 2024 (revolucia dato).
 

7 monatojn por la apero de la unua unuopaĵeldono la Esperanto-rokbando La Mondanoj el Berlino revenas hodiaŭ kun la dua unuopaĵo "RAPIDU, VAGONARO".
La du titola unuopaĵo (la kanto kaj la instrumenta versio) estas akirebla ekde nun elŝute en la muzika platformo de Vinilkosmo ĉi tie !

kaj en ĉiuj kutimaj elsendfluaj platformoj.

La bando krome preparas novan muzikvideon kiu aperos la 2an de aŭgusto 2024.
Atendante ĝin spektu la varvideon ĉi sube: