FESTO revenas .... aliĝu al FESTO 2025 !!!

path FESTO 2658 3 1000

Post pli ol dekjarlonga paŭzo, FESTO revenas. Ĝi okazos de la 17-a ĝis la 24-a de aŭgusto 2025 en Moissac, en Okcitanio, Francio.

Festo estas organizita de la Junulara Esperanta Franca Organizo (JEFO) kun esperanto-muzika programo aranĝita kun EUROKKA kaj kun  la subteno de la Federacio EsperantOccitanie.

Ĉu vi volas partopreni mojosan festivalon en Sudfrancio kaj ĝui esperantan muzikan programon
Ĉu vi volas esperantumi dum tuta semajno kaj festumi ĝis la nokto, nokto fin’? 
Ĉu vi ne povas vojaĝi ĝis Indonezio por partopreni la IJK-n?

Venu al    

FESTO 2025 11 300px
 

FESTO okazos en la metilernejo (MFR de Moissac) en la bela urbeto Moissac (Mŭasak, ne malproksime de Tuluzo)
Tie vi ĝuos koncertojn, naĝejon, somera etoson, ktp... ĉu vi bezonas pli?

La aliĝilo disponeblas ĉi tie!


Aliĝu tuj !!!


La arta programo kun koncertoj de jenaj artistoj

Dimanĉe 17an – Vojaĝo  el Tuluzo
Lunde 18an – Melono el liono kaj Ĝiuzepe el Tuluzo (vespera Ĵaz-koncerta pikniko)
Marde 19an –  KiMo de eks- Esperanto Desperado el Danio + Platano  de eks- La PAFKLIK el Pariza regiono.
Merkrede 20an – JoMo el Okcitanio kun surprizo
Ĵaŭde 21an – Tifen el Montauban + Gijom Armide el Liono prezentos sian novan albumon
Vendrede 22an – Teatraĵo (internacia)
Sabate 23an – Kaj Tiel Plu el Barcelono (Karalunio) dancigos vin (Kaj Tiel Plu preparas albumeton kun novaj kantoj prezentotaj dum FESTO)

Atelieroj, diversaj aktivaĵoj dum tage kaj surprizaj koncertetoj en la nokta Gufujo...
 

La kunorganizaj partneroj :  

 grafik JEFO 1 200                                  logo eurokka Carre200             Fede EspetOccitanie200