
Apero de la Bita albumo kaj de la KD la 22an de marto 2018
La Kompanoj, neregula kunularo naskita dum la 90aj jaroj sine de la asocio Espéranto-Gironde, kunigas amatorajn artistojn.
Ĝi eldonis en 1999 unuan kompaktdiskon el siaj kreaĵoj en esperanto, Survoje. Sed ĉefe ĝi starigas muzikajn kaj teatrajn spektaklojn, inter kiuj:
- La Festo de l’ Piratoj.
- Vizito ĉe Oĉjo Georges (pri Georges Brassens, pluraj el kies kantoj aperis en la albumo de Jacques Yvart, Brassens plu).
- La Pariza Komuno, kantante!
- La Sekreto de la Magia Trajneto (kun kantoj de Kajto en Lokomotivo, rulu nun!).
- Publikaj kunkantadoj en esperanto kun La Kompanoj.
En 2015, la organizantoj de la 100-a UK akceptis la proponon de La Kompanoj por la nacia vespero, t.e. spektaklo titolita "Brel inter la gigantoj". Tie naskiĝis la projekt-ideo de unua muzikalbumo de kantoj de Jacques Brel tute en esperanto, omaĝe al la fama franckantanta belga artisto okaze de la 40-a jaro de lia forpaso.
Por la apero de la albumo Brel en esperanto, Apartajn elkorajn dankegojn al:
- La LKK de la 100-a UK, kiu ebligis al La Kompanoj prezenti la spektaklon "Brel inter la Gigantoj" (tiam naskiĝis la ideo de ĉi tiu albumo).
- La spektantoj de tiu koncerto kaj aliaj, ĝenerale al ĉiuj kiuj instigis kaj kuraĝigis nin realigi ĉi tiun projekton.
- Ĉiuj organizantoj, asocianoj, gastigantoj, kuiristoj, purigistoj, trinkejestroj, kelneroj, veturigantoj, amikoj, amatoj..., ĉiuj kiuj deĵore aŭ alie helpis sur nia vojo.
- Tradukistoj, muzikistoj, teknikistoj, aŭskultantoj, konsilantoj, korektantoj, fabrikantoj, pruntedonantoj, financantoj, aĉetantoj, reklamistoj, distribuistoj.
- Aparte al Muriel, al kiu FaMo kaj ĉi tiu albumo ŝuldas multon (ĉi tiu aventuro okupis ilian vivon grandparte dum pli ol tri jaroj).
- Duoble Unu, Franswaz, Patrik, Espéranto-Gironde, al ĉiuj Kompanoj, Marcelo, Pjer, Bernard, FaMo, al Zamenhof, kaj al Brel.
Klaku sur la albumon por ĝin aŭskulti aŭ elŝuti.