Oficiala apero de la bita albumeto "Vaganto" de TIM el Kolombio ĉe VINILKOSMO

Vaganto TIM 250pix

Hodiaŭ la 24an de aŭgusto 2020 okazas la oficiala apero de la bita albumeto "Vaganto" de TIM el Kolombio ĉe VINILKOSMO
Premiera muzikeldono de tiu ĉi nova juna artisto kiu regalas nin per belega voĉo kaj fajna ludado de gitaroj en sendependa rok- kaj alternativa pop-stiloj... 

Estis longa kaj malfacila labor-aventuro naŭmonata, ne en plej bonaj kondiĉoj (Kronvirus-krizo, teknikaj problemetoj, ktp...) tamen la albumeto aperas nun kaj ni ne dubas ke tiu muzika juvelo plaĉos al vi ! 

Malkovru, aŭskultu kaj mendu la 6 titolan albumeton tuj ĉi tie.

Jen  la spektebla muzikvideo de "Ni"