En 2021 okazis nova kunlaboro inter Mayoma kaj jOmO, sed aldone kun Marta, filino de jOmO, kiu kantis la novajn komponaĵojn.
MArta, JOmo, MAYOMA kaj Vinilkosmo antaŭanoncas la aperon de la albumeto MArta kaj JOmo kantas MAYOMA-n por la 30a de aprlio 2021, dato de la oficiala apero.
Jen kulisa video kun fragmentoj de la kantoj "La usonaj nigruloj" kaj "Diru al mi la veron" verkitaj kaj komponitaj de Théophile Mayoma.