MAYOMA

MAYOMA Foto/photo: Floreal Martorell


Oficiala apero de la albumeto la 30an de aprilo 2021


Théophile Mayoma Diankembo (1960-2021) naskiĝis la 28-an de julio 1960 en Kinŝaso kaj forpasis la 11-an de aŭgusto 2021 en Bondekola, Demokratia Respubliko Kongo.
Mayoma esperantiĝis en la jaro 1983, kaj ekkantis kaj ekverkis esperantokantojn ekde la jaro 1985. Li neniam kantis en muzika grupo, sed kantis sola kaj mem verkis kaj komponis siajn esperantokantojn, sen ludi instrumenton. 
Mayoma ŝatis aŭskulti muzikon el diversaj mondpartoj: Usono, Jamaiko, Francio, Britio, kaj Sud-Afriko; tial plaĉis al li verki kaj kanti siajn kantojn en la internacia lingvo esperanto. 

Je la komenco li sendis la tekstojn de siaj kantoj al homoj, esperantogrupoj, aŭ asocioj por trovi esperanto-kantiston por interpreti ilin, sed tio ne sukcesis. 
Poste li provis surbendigi la kantojn surkasede kaj sendis ilin same kiel la tekstojn. Kaj en 1987 usona komponisto David Gaines respondis kaj surbendigis du kantojn kaj sendis ilin al Mayoma en 1992 surkasede. 
Post 1992 Mayoma perdis la kontakton kun David Gaines kaj li ekserĉadis denove aliajn artistojn kaj produktistojn, malsukcese. 

Finfine en 2006, JoMo (Jean-Marc Leclercq, la famkonata tuluza artisto) afable konsentis, kaj komence de 2007, JoMo ekregistris plurajn el liaj kantoj por eventuale eldoni ilin kadre de projekto Afrika Kompilo lanĉita de Vinilkosmo.

En 2021 okazis nova kunlaboro inter Mayoma kaj jOmO, sed aldone kun Marta, filino de jOmO, kiu kantis la novajn komponaĵojn. La albumo estis registrita ĉe jOmO kaj miksita kaj mastrigita en la Studio de La Trappe ĉe Vinilkosmo de la soninĝeniero Triboulet.  

 
Klaku sur la albumojn por ilin aŭskulti aŭ elŝuti.