Oficiala apero de la nova albumo de i.d. c. - "Fulmerford"

FULMERFORD kovrilo 250

La nova albumo Fulmerford de i.d.c (inicialoj dc) kiel planite  eldoniĝis sur LD Vinilo (Long-Daŭra vinilo), KD kaj  bitaj formatoj.
Surbaze de la jam konata stilo de popmuziko diversgrade saturita de melankolio, la kantisto senjuĝe kaj duonserioze kvazaŭ komentas nian modernan mondon per tekstoj subtilaj kiuj aludas pri nuntempaj gravaj kaj malpli gravaj temoj… sen forgesi la viruson!

Produktita de i.d.c kaj distribuita ĉi tie de Vinilkosmo.

Ekde la 1a de junio 2021 vi povas malkovri kaj akiri  la deziratan formaton de  Fulmerford ĉi tie.


Pli da informoj pri la artisto  kaj  lia diskografio disponeblaj ĉi tie.

Muzikvideo de la kanto Urba naturo: