Du novaj albumoj aperis por antaŭ UK kaj aliaj eŭropsomeraj aranĝoj!!!

1a albumo :
 

 Amas vin  - Amindaj

Apero la 10an de junio 2015

Amindaj amas vin, la dua albumo de la fama kuba bando AMINDAJ aperas laŭ bita formato. 
La preparado estis longa kaj la bando trapasis diversajn malfacilaĵojn sed ja finfine jen por vi somera kaj varma etoso.

 

La bita albumo "Amindaj amas vin" disponeblas 
elŝute (MP3, FLAC kaj ogg) ĉe :
Butono VK-MP3.com

 

Filmeto pri la historio de Amindaj en Contramaestre :



**************************************************

 

2a albumo : 
 

Vulkan-Arkiteknia Infano - Solotronik

Apero la 10an de junio 2015

Post longa silenta tempo, SoloTronik atakas denove kaj revenas per nova kompila bita albumo kun novaj elektronikaj sonoj kaj koloroj...

 

Vi mem konvinkiĝu....



 
La bita albumo "Vulkan-Arkiteknia infano" de SoloTronik 
disponeblas elŝute (MP3, FLAC kaj ogg) ĉe :
bouton vk-mp3.com 

Dua muzikvideo de la kanto "Kie ne plu"  :