Amindaj amas vin

Amas vin  -  Amindaj
Prix
8,33 €
Amindaj amas vin
Contramaestre/Santiago de Cuba (Kubo) - 2015

 

Albumo ref.: VKVA011-060
Virtuala albumo 11 titoloj – 49:18 mn 
Disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s kaj OGG formatoj


Amas vin - Amindaj – Hispanio
Poduktita de Vinilkosmo © 2015

 

Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato: 
OGG , FLAC , aŭ  Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).

  Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia  formato.

 


Tiu ĉi dua albumo, titolita Amindaj amas vin, enhavas 11 kantojn originale verkitajn en esperanto de Jaime Ginarte Díaz kaj Julián Hernández Angulo, kaj muzike aranĝitajn de Carlos Rafael Lolo Mendoza.

La albumo estas respondo al ĉiuj kiuj pensis ke Amindaj estas nur projekto sen estonteco. La kantoj havas variajn temojn: invito serĉi la amon ĉar ĝi ekzistas kaj povas esti ĉie; anekdotoj pri okazaĵoj inter havananoj kaj santiaganoj kiuj montras ke ne gravas kie oni loĝas, gravas nur la sentoj kaj ke ni ĉiuj estas kubanoj; jesa respondo al diversaj malagrablaĵoj kiuj ofte okazis al Amindaj; alvoko por daŭrigi ĉiam antaŭen; kaj ke plorado ne solvas problemojn.

Enestas omaĝa kanto de Amindaj al nia kara Ludoviko Lazaro Zamenhof; invito marŝi tra la bela kaj longa esperanta vojo; kaj ankaŭ alvoko paroli esperanton ĉar ĝi estas la lingvo por tutmonda komunikado.

Tiu ĉi albumo invitas vin danci kun Amindaj, kiuj invitas veni al Kubo, koni Amindajn kaj la belajn kubajn kamparojn pere de tradicia kuba kaj latinamerika muziko en esperanto.

Tiu ĉi albumo de Amindaj povis esti realigita pere de la kunlaborado de Floreal Martorell (Vinilkosmo) kaj aliaj esperantistoj kiuj multe helpis nin: al ĉiuj, elkoran dankon.

En tiu ĉi albumo, Amindaj estas:
- Graciela Morgado Rodríguez: ĝenerala direktorino kaj reprezentantino.
- Amilkar Fajardo Morgado: direktoro, etaj perkutiloj, marakoj, guajo, güiro (kalabas-skrapilo).
- Carlos Rafael Lolo Mendoza: muzika direktoro, aranĝisto, tres cubano (kuba trikorda gitaro), voĉoj kaj kantisto.
- Yoandris Baños Carrión: kontrabaso.
- Salvador Gómez Parra: perkutiloj (kongaoj, bongoj, sonorilo).
- Gaddiel Santiago Artílez: gitaro, voĉoj.
- Eduardo Verdecia Oliva: fluto.
- Roxana Pacheco Réyez: voĉoj kaj kantistino.
- Mirelis de la Caridad Castillo Pacheco: gasta kantistino.
- Gricel Ramírez Cardoza: dancistino.
- Mariannis Meléndez Blanco: dancistino.

Kunlaborantoj:
Floreal Martorell.
Rikardo Cash.
Eddy Raats.
Graciela Morgado Rodríguez.
Jaime Ginarte Díaz.

Registrita ĉe: Studio Puig en Bayamo, Kubo.
Soninĝeniero: Carlos Rafael Puig Premión, registrado, arta produktado, kaj miksado.

Remiksado kaj mastrigado : Triboulet en la Studio de la Trappe/Vinilkosmo en Donneville (Francio)

Koncepto kaj realigado de la kovrilo: Jazz (Jasmina Calvo Guri), Andorra La Vella, Andoro.
Fotoj: Roxi (Roxana Pacheco Réyez).








ABONKLUBO

Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.

La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.

Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.

ABONKLUBO

Kantotekstoj

Vi devas esti abonanto (ABONKLUBO) aŭ esti aĉetinta ĝin ĉi tie por aliri la kantotekstojn.