Karma

Karma - Jim Petit
Prix
12,50 €
Karma
Kolmaro (Alzaco, Francio) - 2014


Albumo ref.: VKKD123
KD 3 titoloj – 40:00 mn 
Disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s kaj OGG formatoj 

Karma - Jim Petit – Colmar (Francio)
Poduktita de David Husser/Jim Petit © 2014
 

Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato: 
OGG , FLAC , aŭ  Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).

  Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia  formato.

 

Apero de la albumo "KARMA" la 1-an de novembro 2014



Ĉi tiu 3a albumo de Jim Petit estas la frukto de longa enprofundiga laboro de la sledgitaro kaj de la muziko ĝenerale, laboro komenciĝinta antaŭ preskaŭ dudek jaroj kiam Jim elektis sledgitaron kiel artan esprim-manieron.

La muzikaĵoj de tiu nova albumo estis komponitaj el la ritmaj cikloj de la hinda klasika muziko (tâlas). Poste venas la melodio kaj la muzikaj modaloj kiujn Jim ellaboras el la melodiaj kadroj de la râgas de Norda Hindio. Kiam la spino de liaj komponaĵoj estas starigita, li povas plenumi la aranĝojn, la orkestradon, kaj la sonesplorojn.

Eblas difini lian muzikon kiel la renkontiĝon de la muzikoj de Ravi Shankar kaj de Pink Floyd tra Jim Petit kaj liaj sledgitaroj.

Li ne serĉas kopii tion kio jam estis farita, sed li volas prezenti sian propran muzikon, ununuran, serĉante esprimi sian artan vidon de la aferoj de la vivo.

Karma estas koncepta albumo, fontante el liaj pripensadoj pri la vivo de la animo, antaŭ kaj dum ĝia naskiĝo. La centra muzikaĵo, ‘Sonĝoj de konĉertanta naskiĝo’, estas muzikaĵo kiun li komponis por simfonia orkestro, ĥoro, kaj sledgitaroj.

La albumo malfermiĝas per la peco ‘La voko de la vento ’, kiu estas metaforo pri la percepto de la animo antaŭ ĝia renkonto kun la homa korpo. La vento transportas ĝin por ‘la granda vespero de la kreado’. La melodia kadro estas bazita sur raag Khamaj, râga de la vespero. La ritma ciklo estas ciklo al 8 tempoj (bhajan taal)

Sonĝoj de konĉertanta naskiĝo’ estas 35-minuta instrumenta muzikaĵo (sledgitaroj, ĥoro, simfonia orkestro, sinteziloj, perkutiloj…), en 19 movimentoj traktante lian ideon pri la naskiĝo. Jim proponas muzikon en kiu aŭkultantoj estos en la centro de sona sento-sperto, kiel la feto en la ventro de sia patrino, tiom por la aŭskultado de ĝia interna mondo kiom por la ekstera mondo.

Difinoj:
Sonĝo: ideo, imago de persono kiu dormas 
Naskiĝo: veno de estaĵo al la vivo 
Konĉertanta: en klasika muziko, oni nomas konĉertantan muzikon muzika ĝenro ekskluzive instrumenta 

La movimentoj: 
Movimento 1: La elekto de la animo – Alaap in raag bilawal
Movimento 2: La vivelsendo 
Movimento 3: En la parko post la enkarniĝo
Movimento 4: La konscio de la vivo
Movimento 5: Ĉiuj aferoj kiujn li faros 
Movimento 6: Flosanta en paca loko – Raag yaman in madhya keharva taal
Movimento 7: Ĉiuj aferoj kiujn mi faros 
Movimento 8: La timo de la gepatroj 
Movimento 9: Ankoraŭ flosanta en paca loko 
Movimento 10: Kontrahiĝo – ĉu la bebo vivas?
Movimento 11: Ĝermado de manoj 
Movimento 12: Kvietiĝu, mia infano – Raag yaman in vilembit jhumra taal
Movimento 13: Tio okazos… 
Movimento 14: Finaj kontrahiĝoj 
Movimento 15: La akuŝo komenciĝas 
Movimento 16: Nur paŭzeto antaŭ la akuŝfino
Movimento 17: Spiru
Movimento 18: Nova homo naskiĝas
Movimento 19: Malstreĉiĝo

'Karma' estas la konkluda muzikaĵo de la albumo. Ĝi estas bazita sur raag Bilawal, râga de la mateno kun ritma ciklo de 8 tempoj. Tie ĉi, ni estas je la ektagiĝo de la vivo, la demando pri la karmo, la daurigo de ciklo.

Muzikistoj kiuj partoprenis en tiu ĉi albumo: 
-Jim Petit : hindaj akustikaj kaj elektraj sledgitaroj, weissenborn sledgitaro, modulaj-sinteziloj, elektraj gitaroj, programo, kanto
-Olivier Dieterlen : drumo
-Udai Mazumdar : tablao kaj kanto
-Elise Humbert : violonĉelo
-Kalevi Uibo : elektra gitaro
-Piero Raglianti : basdrumo
-Sebastien Eidenschenck: baso
-Chanteval ĥoro kun ĥorestro Nicolas Husser
-EMVK ĥoro kun ĥorestrino Sandrine Stöhr
-Jean Jacques Futterer kaj Frederic Unterfinger : simfonia programado

Registrado de marto ĝis julio 2014
Sonstudioj : Le Bonhomme Studio (Le Bonhomme - Halta Rejno, Alzaco), David Husser-Studio (Durrenentzen - Halta Rejno, Alzaco) Kaj Renaud Hebinger-Studio (Pfaffstatt - Halta Rejno, Alzaco)
Son inĝenieroj : Sébastien Eidenschenck - David Husser
Realigado - miksado : David Husser
Mastrigado : Renaud Hebinger

Koncepto kaj realigado de la KD-libreto: Jean Wollenschneider 
Fotoj : Benoît Facchi






ABONKLUBO

Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.

La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.

Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.

ABONKLUBO

Kantotekstoj

Vi devas esti abonanto (ABONKLUBO) aŭ esti aĉetinta ĝin ĉi tie por aliri la kantotekstojn.