Kien vi iros ?

Kien vi iros ?  -  Rafael Milhomem
Prix
8,33 €
Kien vi iros ?
Catalão (Goias, Brazilo) - 2020

 

Albumo ref.: VKBA023-075 
Bita albumo 13 titoloj - 45:12 mn, disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s - OGG - FLAC - elsendfluo formatoj 

Kien vi iros ? - Rafael Milhomem – Catalão (Goias, Brazilo)
Bita albumo kunproduktita de Rafael Milhomem - Vinilkosmo © 2020

 

Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato: 
OGG , FLAC , aŭ  Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).

  Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia  formato.

 

Apero de la Bita albumo la 17an de januaro 2020

 

Kien vi iros? estas la nomo de la plej freŝa bita albumo de Rafael Milhomem! Ĝi estas malfacila albumo por difini. Se vi bezonas difinon, ĝi estus "Mondmuziko". Ĝi estas koncepta kaj instrumenta verko kiu donas la ideon ke oni povas vojaĝi tra la mondo sen moviĝi de via loko, per la potenco de la menso plibonigita per muziko kaj legado. 

La albumo kunportas nin al diversaj lokoj de la mondo: ni vizitos la afrikan kontinenton per la titolo Al Afriko. Ni trapasos Azion per la titoloj Al Ĉinio; Al Barato kaj Al Persujo (nuna Irano). En Eŭropo, ni vizitos Portugalion per la titolo Al Portugalio.

En Sud-Ameriko, ni vojaĝos al Argentino kun la trako Al Argentino, kaj vizitos la landojn kiujn transiras la Andoj per la Al Andaj Landoj. Brazilo ricevas specialan atenton. Ni vizitos la nordorientan regionon kun la titoloj Al Nordorienta Brazilo I kaj Al Nordorienta Brazilo II. Ni vizitos la sudorientan regionon kun la titolo Al Sudorienta Brazilo. La Okcidenta centro de Brazilo, kie naskiĝis Milhomem, estas reprezentita per la titolo Al Okcidenta Centro de Brazilo.

Kien vi iros?, la trako kiu donas al la albumo sian nomon, estas sennacia, ĝi bone reprezentas la neŭtralecon de Esperanto. Ĝi resumas la tutan albumon, kaj temas pri la homa kapablo moviĝi aliloke per la muziko kaj legado.
La albumo enhavas ankaŭ la faman trakon Hejmo, kun teksto de la poeto Marjorie Boulton kaj muziko de Rafael Milhomem. Ĝi alvokas sufiĉe densan kaj katastrofan etoson, kaj kongruas perfekte kun la peza metala atmosfero.

Kiel ni rimarkis, multaj landoj restis ekstere ĉar la mondo estas tiel granda! Sed ne maltrankviliĝu, ĉar ni jam pensis pri la dua volumo!

Rafael Milhomem en ĉi tiu albumo estas:
Rafael Milhomem: klasika akustika gitaro, elektra gitaro, basgitaro, 10-korda brazila gitaro, kavakinjo, sijotanka (amerikindiana fluto), sirinkso (pajno fluto), Kalimbo, berimbao, pandero, kaŝako (asalato), Rozini-a tanaĵuro (brazila perkutilo), atabako kaj ĉajĉoj (chajchas - braceleto el ungoj de lamao).


Ni kalkulis je ege valoraj kontribuoj de la specialaj muzik-gastoj:
- Lucas de Castro – tablao ĉe Al Barato 
- Amir Hossein Afrooz – santuro, Tara Ghahremani – tombako, Pezhmanparnia – ritmaj instrukcioj ĉe Al Persujo - Ricardo Gordo – Portugala gitaro ĉe Al Portugalujo - Marcelo Marcos – akordiono ĉe Al Nordorienta Brazilo I - Washington Micena – drumo, Enilson Macedo – basgitaro ĉe Al Nordorienta Brazilo II - João Fernandes – 7-korda gitaro ĉe Al Sudorienta Brazilo - Fred Mika – drumo, Jane Nogueira – voĉo, Rogener Pavinski – basgitaro ĉe Kien vi iros? - Karliene Araújo – voĉo, Muniz – basgitaro ĉe Hejmo 

Registrado, miksado kaj mastrigado:
Geovani Maia ĉe Fantom Studio 
Francisco Arnozan kaj Alireza Mir Eissakhani ĉe Milhomusic Produções 

Grafikaĵo de la kovrilo: ArtSide Artwork 

 








ABONKLUBO

Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.

La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.

Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.

ABONKLUBO

Kantotekstoj

Vi devas esti abonanto (ABONKLUBO) aŭ esti aĉetinta ĝin ĉi tie por aliri la kantotekstojn.