Rafael Milhomem

Rafael Milhomem Foto/photo: Rafael Milhomem


Rafael Milhomem estas la fondinto de la potencmetala bando BaRok-Projekto, la unua kiu lanĉis oficialan albumon en la lingvo esperanto. 

Kiel komponisto li gajnis la unuan lokon en la 8a Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj en la kategorio “en studio” kun la komponaĵo “Kaŝiri’” de la bando Barok-Projekto kaj specialan premion pri “muzika akompano” kun la kanto “Kien vi iros?” en la sama konkurso en 2020. Li ricevis ankaŭ la trian lokon en la Concorso musicale Gianfranco de la Itala Esperanto Federacio en 2020 kun la kanto “Kien vi iros?”. Li jam estis finalisto de la muzika konkurso Kanto de la Jaro (2013) de la revuo Kontako kun la titolo “La plej bona ĉasisto”. En 2016 en la sama konkurso li ricevis la unuan lokon kun la titolo “Jen nia Viv-River'”. Li estis finalisto de la konkurso pri muzika-komponaĵo Novas 3 en Brazilo kun la titolo “Ritoalma” (esperante “Ritaro de l' animo”). En 2020 li estis finalisto ĉe la “Profissionais da Música 2019” en la kategorio klasika muzikisto.   

Krom BaRok-Projekto, Milhomem aktivas kiel komponisto, muzikaranĝisto, kaj muzikisto, ludante elektran gitaron en la muzikbandoj (eks)Sunroad, (eks) Euphony, kaj akustikan gitaron en la grupo El Ligno Trio (gitara triopo). Nuntempe li estas muzikinstruisto en muzik-socialaj projektoj instruante gitaron, kavakinjon, elektran gitaron, fluton kaj partoprenas en la gitara kvaropo Quarteto de Violões Goyazes (gojasa gitar-kvaropo).   

Rafael estas magistro pri muziko ĉe federacia universitato de Uberlândia (Brazilo) kaj muzikdiplomiĝis pri gitaro ĉe Universitato Federacia de Gojaso, Brazilo (UFG), kaj specialiĝis en infanaĝa edukado (ESAB). Krom klasika kaj elektra gitaroj li muzikumas per kavakinjo, bekfluto, amerindia fluto (li mem faras siajn proprajn flutojn), melodiko (blovklavaro), basgitaro, kaj perkutinstrumentoj.   

Oficiala diskografio   

El Ligno Trio: El Ligno Trio (2006) – gitara triopo   
Sunroad: Flying n´ Floating (2006) – rokbando   
Sunroad: Ten Years Treating Deafness (kompilo, 2008) – rokbando   
BaRok-Projekto: Jen Nia Viv-River´ (2015) – metala bando   
Rafael Milhomem: Emanações Harmônicas (2015) – klasikaĵo   
BaRok-Projekto: Sovaĝa animo (2016) – metala bando   
Rafael Milhomem: Flugantaj melodioj (2018) – klasika gitaro kaj kavakinjo   
Rafael Milhomem: Kien vi iros? (2020) – Mondmuziko   
BaRok-Projekto: Kaŝiri’ – (2020) – unuopaĵo    
BaRok-Projekto: Kvin jarcentoj (2021) - albumeto   
BaRok-Projekto: Swallow flight (2021) – unuopaĵo   
Rafael Milhomem: La Espero sambas (2021) – unuopaĵo – brazila muziko   

 


Klaku sur la albumon por ĝin aŭskulti aŭ elŝuti.