
Albumeto ref : VKKD098
KD 7 titoloj - 38:25 mn
Repe, ritme, sone - TONE – San Paŭlo (Brazilo)
Produktita de Tone © 2009 - sendependa produktado
Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato:
OGG , FLAC , aŭ Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).
Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia formato.
La Brazila artisto Tone (Antonio Moreira Filho) el San Paŭlo ekkonatiĝis en brazilaj aranĝoj kaj kongresoj ekde la jaro 2005-2006 per la furora “Nova kanto”.
Tone estas talenta aŭtoro de repaj tekstoj kiuj esprimas lian ĉarmon pri la vivo pere de la esperanta lingvo laŭ bonegaj ritmaj repaj sonbatoj fare de brazilaj muzik-kunlaborantoj (Slim Rimografia, Dĵ Nato, kaj eĉ la bando NhôCuné).
Post longa laborado kaj strebado Tone finpreparis tiun ĉi 7-titolan albumeton por eŭropa turneo dum la somero 2009 kun koncertoj en KEF en Danio, IJK en ĉeĥio, UK en Pollando kaj FESTO en Germanio.
Repe, ritme, sone... estas la nomo de tiu unua hiphopa verko de Tone.
La KD aperis al la publiko en julio ĝuste dum la Kultura Esperanta Festivalo – KEF 2009, en Helsinoro (Helsingør), Danio.
Laŭdo al Esperanto, Valorigado de la “ni”*, danco, paco, kaj amo estas temoj prezentataj en tiu laboro.
* Tone invitas nin pensi pri ni mem. Ni devas estis ĉiam la kerno de ĉio. Ni estas pli ol io ajn. Ni, la homoj, estas la ĉefa afero en la mondo. Nenio estas pli grava ol ni mem kaj nia kara planedo Tero.
TONE estas :
Antonio Moreira Filho : Voĉo
Gastmuzikistoj :
- Slim Rimografia
- DJ Nato_PK
- NhoCuné Soul
Registrado kaj miksado en SÃO PAŬLO / BRAzILo
Soninĝenieroj :
- Valter Araújo de Souza en studio MOKADO RECORDS (titoloj 1,2,3 kaj 4 )
- Renato Gomes dos Santos en PDD STUDIO (titoloj 5 kaj 6)
- Ronaldo Rodrigues en MOVING SOUND STUDIOS (titolo 7)
ABONKLUBO
Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.
La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.
Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.