KORVAKS

Auckland (Nov-Zelando)
KORVAKS Foto/photo: Mazi

 

Oficiala apero de la bita albumo Pli kaj plu  la 21an de junio 2022 

 

Korvaks komencis kombinante sian intereson lerni instrumento-programadon kun sia intereso pri esperanto. Inspirita de Mazi en Gondolando kaj sentante afinecon al la kontraŭheroo Korvaks, li adoptis la nomon kiel sian propran kaj ekuzis samplaĵojn de Mazi en Gondolando por eviti lerni kanti. Origine li celis nur unu kanton, sed Korvaks fine publikigis kvin-trakan albumeton Memorante Gondolandon

Post la publikigo de sia unua albumeto (2021), Korvaks trovis ke li ne volis ĉesi krei muzikon. Li laboris dum la plejparto de la sekva jaro faradante plian. Iufoje la samplaĵo inspiris la kanton (‘Tagmanĝo’) kaj iufoje muzika ekzerco inspiris la samplaĵon. (La vorto ‘vokantaj’ ne ekzitas en Mazi en Gondolando kaj devis kreiĝi de aliaj vortoj.) La rezulto de lia laboro estas la dua albumo de Korvaks, Pli kaj plu

Estas ankaŭ pliaj ideoj en lia kajero, do Korvaks ankoraŭ ne pretas ĉesi.  

 

Klaku sur la albumojn por ilin aŭskulti aŭ elŝuti.

Ĉiuj albumoj de KORVAKS