Amindaj

Amindaj - Amindaj
Prix
7,50 €
Amindaj
Contramaestre/Santiago de Cuba (Kubo) - 2011


Albumo ref.: VKKD109-042 
KD 8 titoloj – 38:00 mn 
Disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s kaj OGG formatoj

Amindaj - AMINDAJ – Contramaestre (Kubo)
Produktita de Vinilkosmo © 2011
 

Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato: 
OGG , FLAC , aŭ  Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).

  Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia  formato.


La KoDisko aperis la 20an de oktobro 2011

 


Tiu ĉi unua KD titolita Amindaj enhavas 8 kantojn. Ĝi estis registrita komence de la jaro 2011a en la Studio Puig en Bayamo, provinco de Granma en Kubo.

La Chan Chan (Ĉan ĉan) de Francisco Repilado (Compay Segundo) kaj Son de la loma (Ili ja montanas) de Miguel Matamoros, estas titoloj internacie konataj, kiuj, tradukitaj kaj adaptitaj de Maritza Gutiérrez, faras parton de tiu albumo. Popularaj kantoj kiel Tiel la mondo iras, kaj aliaj kiaj Mia voĉ´ pli laŭtos, Maria, Lasu la malĝojon flugi, kaj Ĉar ankoraŭ batas via kor´, estis komponitaj de Julián Hernández Angulo kaj muzike aranĝitaj de Carlos Rafael Lolo Mendoza.
Kuba versio de La bambo nerifuzeble allogas al dancado.
Ĉiujn kantojn interpretas la voĉoj de Guillermo Sánchez (ĉefkantisto) kaj Annelis Almarales (gast-kantistino).

La treso (trikorda kuba gitaro) donas apartan karakteron al la bando kun la akompano de violono, gitaro, kontrabaso, marakoj, guajo, kongaoj, bongoj kaj sonorilo.
Tiu ĉi albumo prezentas la tradician kuban muzikon en esperanto.

Amindaj estas ne nur muzika bando, sed ankaŭ kultura projekto prezentata sub la ĝenerala reĝisorado de Graciela Morgado Rodríguez, kun la aparta kunlaboro de du dancistinoj, Adita kaj Gricel, kiuj beligas per sia dancado la surscenejan muzikon.

Tiu ĉi unua albumo de Amindaj povis esti realigita danke al la kunlaborado de Łukasz Żebrowski, Ana Montesinos, Roy McCoy kaj multaj aliaj esperantistoj kiuj iel subtenis ĉi tiun projekton.

Al ĉiuj elkoran dankon.

Amindaj en tiu ĉi albumo estas:
Graciela Morgado Rodríguez: ĝenerala direktorino kaj reprezentantino
Abdel Cabrera Hierrezuelo: direktoro, violono
Carlos Rafael Lolo Mendoza: muzika direktoro, aranĝisto – “kuba treso” (kuba trikorda gitaro)
Yoandris Baños Carrión: kontrabaso
Yamir Sánchez Fajardo: gitaro
Salvador Guillermo Gómez Parra: perkutiloj – kongaoj, bongoj, sonorilo
Amilkar Fajardo Morgado: etaj perkutiloj – marakoj, guajo kaj güiro (kalabas-raspilo)
Guillermo Sánchez Cordero: voĉoj, kantisto

Gasta kantistino: Annelis Almarares Martínez

Adaelsi Castellanos Pérez (Adita): dancistino
Gricel Ramírez Cardoza: dancistino

Speciala kunlaboro :
Maritza Gutiérrez González 
Julio César Tamayo Salas
Manuel Muñoz Laffita
Rodolfo Marín Morgado

Registrita ĉe : Estudios Puig en Bayamo (Kubo)
Soninĝenieroj : Carlos Rafael Puig Batle (registrado)
Carlos Rafael Puig Premion (arta produktado kaj miksado)

Mastrigado : Triboulet, Studio de la Trappe/Vinilkosmo en Donneville (Francio)

Fotoj : Rodolfo Marín Morgado (interna libreto kaj banderolo), Łukasz Żebrowski (KD-kovrilo kaj stratfotoj)
Grafismo kaj enpaĝigo de la libreto : Ivimages (Yves Charlot)

 








ABONKLUBO

Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.

La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.

Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.

ABONKLUBO

Kantotekstoj

Vi devas esti abonanto (ABONKLUBO) aŭ esti aĉetinta ĝin ĉi tie por aliri la kantotekstojn.