Banĝo Esperanto

Banĝo Esperanto - Armel Amiot
Prix
5,00 €
Banĝo Esperanto
Armel Amiot - Ĉerburgo (Normandio, Francio) - 2022


Albumeto ref.: VKBA035-084 
Bita albumeto 6 titoloj - 19:34 mn, disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s - OGG - FLAC - elsendfluo formatoj 

Banĝo Esperanto - Armel Amiot - Ĉerburgo (Normandio, Francio)
Bita albumeto kunproduktita de Armel Amiot / Vinilkosmo © 2022
 

Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato: 
OGG , FLAC , aŭ  Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).

  Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia  formato.


Oficiala apero de la bita 6 titola albumeto la 21an de aprilo 2022 



Komence konceptita en 2020 dum la unua trudizoliĝo, ĉi tiu unua projekto en esperanto estis por Armel la ŝanco por verka defio: temis pri verkado de kantoj dum lia lingvolernado progresis, do kun tre simpla lingvaĵo, iom simila al tiu de infano lernanta paroli!

Ekde la unuaj provoj, la muzika vejno de la jaroj kun La Planche à Laver kaj la banĝo trudis sin tute nature, kvazaŭ esperanto estus preninta la molan kaj komfortan lokon lasitan de la antilia kreolo! Se ni serĉas eĉ pli da kohereco, same kiel esperanto ankaŭ la banĝo devenas de la fino de la 19a jarcento kaj radikas en plej diversaj kulturoj. Ĝi estas ankaŭ ŝajne tre simpla instrumento, kvar kordoj en tre regula agordado (kvinonoj) kaj kiun oni povus pensi – grava eraro – ke ĝia gamo estas limigita!

La asocio de banĝo kaj esperanto estis do tute natura.

Unue, estis du delongaj komplicoj por aliĝi al la ŝipo, Damien Bravo sur kontrabaso kaj poste Denis Lainé. Ĉi-lasta unue respondecis pri perkutado, sed tre rapide prenis tre gravan rolon en la projekto per arta direktado de la registradoj kaj poste en la miksado de la rezultoj. Li estis ankaŭ tiu kiu faris la unuan (superban) filmeton pri la demo-versio de “Ĉio estas amo”, kiu estis la komenco de nova kunlaboro.

Miguel Gutiérrez (Liven Dek) tre rapide reagis al la jutuba publikigo, kaj ĉi tiu kontakto estis decida, ĉar Liven Dek konsentis provlegi kaj korekti ĉiujn tekstojn de la kantoj verkitaj de Armel Amiot. Estis ankaŭ li kiu metis Armel en kontakton kun Floréal Martorell de Vinilkosmo. Ĉi-lasta siavice ludis esencan rolon en la projekto, konsilante Armel pri voĉregistrado, por la ĝusta uzo kaj artikulacio de esperanto.

Jen unua laboraĵo de Armel Amiot en la lingvo esperanto, kun la plezuro aliĝi al la komunumo de esperanto-muziko kaj kantado!

Por ĉi tiu albumeto Banĝo Esperanto:
Aŭtoro kaj komponisto: Armel Amiot

Kun:
- Armel Amiot: ĉefkantoj, banĝo, Hammond-orgeno, elektra baso (sur 1)
- Denis Lainé: drumo kaj perkutado
- Damien Bravo: kontrabaso (sur 2, 3, 4, 5, 6)

Kun la helpo de Liven Dek por la provlegado kaj korektado de la tekstoj en esperanto.

Registrite ĉe la Siva Studio de Armel Amiot fine de 2021-komence de 2022, kun la helpo de Floréal Martorell por la voĉregistraĵoj en esperanto.
Perkutado-registrado, miksado kaj artista kundirektado de Denis Lainé.
Mastrigado farita la 7an de aprilo 2022 fare de Alexis Bardinet (Globe Audio Mastering, Bordeaux).

Albumeta kovrildezajno: Reno L.

Retejo de Armel Amiot: www.armelamiot.com 

 







ABONKLUBO

Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.

La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.

Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.

ABONKLUBO

Kantotekstoj

Vi devas esti abonanto (ABONKLUBO) aŭ esti aĉetinta ĝin ĉi tie por aliri la kantotekstojn.