
Albumo ref : VKKD090-030
KD-ekstra 14 titoloj - 51:06 mn + 1 titolo en mp3 + 14 instrumentaj versioj por karaokeo kaj video en mpeg
Invito por vojaĝo - Jacques YVART – Francio
Produktita de Vinilkosmo © 2008
Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato:
OGG , FLAC , aŭ Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).
Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia formato.
Por sia 26a albumo Jacques Yvart elektis Esperanton. Tio ne estas lia unua provo en la internacia lingvo, sed "Yvart kantas Brassens"(VKKD19) datumis jam de 1998 !!
Helpe de rimarkinda elekto de kanzonoj, Jakvo evoluigas unu el siaj preferataj temoj: la vojaĝadon. Oni tiel trovas do kaj kanzonojn de Leonard Cohen (Birdo sur drato), de Johnny Cash (Diamantoj), de Georges Moustaki (Mia liber'), de Georges Brassens (La ĉevaleto) kaj liajn proprajn elektitajn komponaĵojn el la plej bele adaptitaj en Esperanton: (En la valo de l' rozoj, Oe, oe en la ŝipo!, Magelanoj de l'Universo, ktp.....), krome menciendas kelkaj poemoj enmuzikigitajn de li, ekz. 'La invito por vojaĝo' de Charles Baudelaire, kiu donas eĉ la titolon al la albumo.
La tekstaj adaptistoj, Rikardo Cash, Roel Haveman, Marcel Redoulez kaj Ĵak Le Puil, faris rimarkindan laboron kaj foje estas tre proksime al la originaloj, kio ne estas facila afero, precipe se temas pri kanzonoj.
La muzikista skipo, gvidata de Olivier Gérardin, estas menciinda kaj donas alĉiu kanzono la ĝustan etosan tonon poluritan en la studio de la Trappe/Vinilkosmo fare de Triboulet.
Krom la 14 titoloj, tiu "KD ekstra" entenas plusan muzikon de "La tempo de l'ĉerizoj", la karaokeajn versiojn de 14 titoloj kaj ankaŭ videosesion realigitan dum la registrado en la studio.
Jacques Yvart estas :
Jacques Yvart : kanto, gitaro, korusaj voĉoj
Sarah Alcalay : Violonoj, akordiono
Gérald Ryckeboer : cistro en Magelanoj-Prologo, Buzuko en La kanto de Piko
Gastmuzikistoj de Tuluzo :
Olivier Gérardin : klavaroj
Olivier Brousse : kontrabaso kaj elektra baso
Guy Ouidiahoui : drumo
Pierre Bertrand : gitaroj, mandolino, Buzuko en Mia liber’
Véronique Girard : akompana voĉo en La Am por la Am’
koruso en La kanto de Piko : JoMo, Jeannette & Rikardo Cash, Liberto Martorell
Muzika estrado : Olivier Gérardin
Studio : Studio de la Trappe / Vinilkosmo (Donneville)
Soninĝeniero : Triboulet
ABONKLUBO
Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.
La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.
Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.